Frederiko Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt)
Frederiko Guntero | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Friedrich Günther von Schwarzburg-Rudolstadt | ||
Naskiĝo | 6-an de novembro 1793 en Rudolstadt | |
Morto | 28-an de junio 1867 (73-jaraĝa) en Rudolstadt | |
Religio | luteranismo vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Schwarzburg vd | |
Patro | Louis Frederick II, Prince of Schwarzburg-Rudolstadt (en) vd | |
Patrino | Karolina de Hesio-Homburg vd | |
Gefratoj | Albert, Prince of Schwarzburg-Rudolstadt (en) vd | |
Edz(in)o | Helene, Prinzessin von Anhalt (en) (1855–) Auguste of Anhalt-Dessau (en) (1816–) vd | |
Infanoj | Sizzo, Prince of Schwarzburg (en) ( Helene, Prinzessin von Anhalt (en) ) Helene, Prinzessin von Leutenberg (en) ( Helene, Prinzessin von Anhalt (en) ) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich Günther (naskiĝinta la 6-an de novembro 1793 en Rudolstadt, mortinta samloke la 28-an de junio 1867) estis inter 1807 kaj 1867 princo de Schwarzburg-Rudolstadt, grafo de Hohnstein, senjoro de Blankenburg, Leutenberg ktp. Lia patro estis Ludoviko Frederiko la 2-a (Schwarzburg-Rudolstadt).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Princlando Schwarzburg-Rudolstadt, la 53-jara fakta regado de Frederiko Guntero estas rilata al la evoluo de patriarke regita subŝtato de la Imperio al konstituci-monarkia lando ene de de Germana Federacio kaj Nordgermana Federacio. Kvankam Friedrich Günther, stimulita de spertoj de la militaj eventoj ekde 1806, origine kliniĝis pli al la profesio de soldato ol de reganto, li vivis sub la influo de sia patrino, kiu gvidis la regadon post la frua morto de ŝia edzo. Krome estis gravaj kapablegaj oficialuloj kaj ministroj kiel Friedrich Wilhelm Ludwig von Beulwitz kaj Friedrich Wilhelm von Ketelhodt kiuj helpadis la suverenon bone elturniĝi en malfacila periodo inter la militoj de liberigo kaj la formado de Nordgermana Federacio. Jam en 1816 li donis al la lando konstitucion en kiu la ŝtata parlamento, kiu tamen kunvenis nur ekde 1821, ricevis la rajton partopreni en leĝarakcepto. Post la revolucio de 1848, kiu esence furiozis en la princlando per arbaraj kaj ĉasdeliktoj, okazis ampleksaj reformoj: apartigo de juĝistaro kaj administrado, reorganizo de ŝtata administrado, enkonduko de egala, nerekta voĉdonrajto, forigo de feŭdaj ŝarĝoj kaj patrimonia jurisdikcio.
Friedrich Günther dediĉis apartan personan atenton al bonstato de la princujo, konservado de monumentoj kaj interesiĝo pri loka historio. Per efika ekonomia administrado, afableco kaj modestaj vivomanieroj li akiris grandan popularecon ĉe la subuloj. Multloke starigitis monumentoj por li. En Lichtenhain (Bergbahn) plantitis kvin arboj kaj nomitis placo por en 1864 okaze de la 50-a datreveno regada.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Huschke, Wolfgang, "Friedrich Günther" ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 591 (tie ĉi interrete)