Fratoj Lumière
Fratoj Lumière | |
---|---|
Persona informo | |
Memorigilo | |
La francaj fratoj Auguste LUMIÈRE [oGIST limJER], (naskiĝis la 19-an de oktobro 1862 en Bezansono, mortis la 10-an de aprilo 1954 en Liono) kaj Louis LUMIÈRE [luI limJER], (naskiĝis la 5-an de oktobro 1864 en Bezansono, mortis la 6-an de junio 1948 en Bandol), estis famkonataj pioniroj de la nova arto de kino dum la malfrua 19-a jarcento. Ili kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis kiel kamerao, filmrivelilo kaj projekciilo, kaj estis sufiĉe malgranda kaj malpeza, tia ke unu homo povis kunporti kaj uzi ĝin.
La 22-an de marto 1895 Louis kaj Auguste prezentis sian unuan filmon, "La eliro de la fabrikejoj Lumière". La 28-an de decembro 1895 ili montris sian filmeton, "Alveno de trajno en (la stacidomo de) La Ciotat" al la vidantaro en "Le Grand Café", kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro. Laŭ onidiro, kelkaj ŝokitaj spektantoj ekkriis kaj forfuĝis el la ĉambro por eviti la trajnon.
En la komenco ili ne konsciiĝis pri la potencialo de sia inventaĵo. Al interesato pri aĉeto de la patento Auguste Lumière respondis "Tio havos sukceson pro novemo kaj scivolo dum kelkaj jaroj, kaj fino. Tio ne havas estontecon, vi perdos vian monon."
En 1907 ili ankaŭ inventis la unuan teĥnikon por fari kolorajn fotojn: la aŭtokromo.
Pri Esperanto diris Louis Lumière: "Mi estas konvinkita, ke la ĝeneraligo de la uzo de Esperanto povus havi la plej feliĉajn sekvojn por la internaciaj rilatoj kaj por la efektivigo de la universala paco."[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|
- ↑ Ivo Lapenna: La Internacia Lingvo", Londono: CED, 1954. p. 39.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kazimierz Prószyński, pioniro de pola kaj monda kino, kies aparato por fotado kaj filmado estis pli frua
- la artikolon pri la filma Premio Lumière, ekde la jaro 1996 aljuĝata ĉiujare en Parizo por elstaraj atingoj pri franclingvaj filmoj
- Monplaisir - Lumière (stacio en Liono)