Emil Constantinescu
Aspekto

Emil Constantinescu [emil konstantinesku] (naskiĝis la 19an de novembro 1939) estas rumana profesoro kaj politikisto, kiu funkciis kiel Prezidento de Rumanio, de 1996 ĝis 2000.
Post la Rumana Revolucio de 1989, Constantinescu iĝis fond-membro kaj vicprezidanto de la Civitana Alianco. Li estis la portempa prezidanto de la Demokrata Rumana Kontraŭtotalitara Forumo, la unua asocia strukturo de la opozicio en Rumanio, kiu poste transformiĝis en centro-dekstran politikan kaj balotan aliancon konatan kiel Rumana Demokrata Konvencio[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rafto.no. Doina Cornea. Arkivita el la originalo je 2020-10-27. Alirita 2020-10-13 .