Duoninsulo Foxe
Aspekto
Duoninsulo Foxe | ||
---|---|---|
La duoninsulo Foxe sur mapo de la kanada nordoriento | ||
duoninsulo | ||
Akvejo 1 | Foxe baseno, Foxe-kanalo | |
Akvejo 2 | Hudson-markolo | |
64° 43′ 0″ N, 77° 30′ 0″ U (mapo)64.716666666667-77.5Koordinatoj: 64° 43′ 0″ N, 77° 30′ 0″ U (mapo) | ||
| ||
Longo | 241 km | |
Larĝo | 161 km | |
La duoninsulo Foxe - nomata laŭ la malkovristo Luke Foxe - estas duoninsulo en sudo de la Baffin-insulo en Kanado, kun kiu la duoninsulo estas interligita nur per svelta terlango. La duoninsulo apartenas administre al Qikiqtaaluk-regiono en Nunavuto.
Norde de la duoninsulo situas Foxe-baseno, okcidente de la Foxe-kanalo kaj sude komenciĝas la Hudson-markolo. Same sude de la duoninsulo situas malgranda insulo, sur kiu troviĝas la setlejo Cape Dorset. La plej okcidenta punkto de la duoninsulo portas la nomon Cape Queen.
La duoninsulo longas 241 km, larĝas 80 ĝis 161 km.