Diskuto:Acoroj
Kvankam mi ne estas el Portugalio, ĉu ne estus pli bone "Azoroj"?
- "Acoroj" ŝajnas pli uzata. Ĝin rekomendas la landoj kaj lingvoj de Bertilo kaj mia en-eo vortaro (Wells). --Brion VIBBER
Acoroj estas pli bona ĉar fakte la nomo devenas de portugala bird-nomo (Açor), kun c kun cediljo (oni legas ĝin kiel "s" kaj ekvivalentas al la esperanta "c")
Nestado kun si mem
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus forigis la nestadon de la informkesto kun si mem, ĉar tio ja kaŭzis duoblan aperon de informoj. Krome mi ekuzis la ĵus aldonitan trajton de dua nenomita parametro. Tial la du "geokesto"-kategorioj restis en la artikolo eĉ sen nestado de la informkesto kun si mem. La unua el la du nenomitaj parametroj influas per helpo de Lua-submodulo la fonajn kolorojn de la kaplinio, subtitoloj kaj piedlinioj. Krome ĝi ankaŭ influas la aspekton de la mapligila markilo, per helpo de alia Lua-submodulo. Tia difino ja nur unufoje eblas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:35, 23 mar. 2024 (UTC)
Plej alta punkto
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto ne sukcesas transpreni la informojn pri la alteco de la plej alta punkto. Ial en la rilata Vikidatuma ero estas du valoroj por tio. Tio estas korektenda. Sama problemo estas pri la rilataj koordinatoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 02:52, 11 maj. 2024 (UTC)