Diskuto:Ĝermolisto de britaj esperantistoj
Aspekto
Bonus se almenaŭ la urboj kaj aliaj municipoj de Britio kiuj menciiĝas per ruĝaj ligiloj en aliaj vikipediaj artikoloj, ankaŭ en tiu ĉi kolekto de ĝermaj artikoloj, havus e-lingvan artikolon. Mi hodiaŭ aldonis la urboartikolojn pri Carrickfergus kaj Walton-on-Thames, ankaŭ antaŭe jam bluigis ruĝajn ligilojn (ekzemple pri Letchworth), sed nur en tiu ĉi listo restas ankoraŭ multaj ruĝaj nomoj. Laŭ la modelo de la de mi ĵus menciitaj tri artikoloj eblas vere rapide krei koncizajn, sed tamen ilustritajn kaj esencajn artikoletojn pri britiaj loĝlokoj. Mi alvokas aliajn vikipedianojn, aparte britajn esperantistojn, kontribui al tiu tasko. ThomasPusch (diskuto) 20:56, 14 jun. 2016 (UTC)
- La problemo ne multe solviĝis dum la pasintaj ok jaroj: Ankoraŭ mankas multaj esperantaj paĝoj pri urboj kaj urbetoj de Britio, ankaŭ pri tiuj kiuj menciiĝas en tiu ĉi listo. Tamen mi nun havas precipe tri teknikajn notojn: 1-e bonas en la titolo de la unuopaj ĝermetoj meti ligilon tien, por kontroli ke ĉiuj ligiloj tien estas metitaj (vidu multajn bone faritajn, bluajn alidirektilojn) - kvankam tio en ĉi tiu listo nur kreas rondveturon kaj oni realvenas al la sama loko kie oni ĵus startis, sed en aliaj paĝoj la sama alidirektilo estos helpa. 2-e atentu ke laŭ vikipedia konvencio la unua mencio pri familia nomo en teksto, do ne en la titolo, sed en unua frazo de teksteo, estu NUR-MAJUSKLA (kaj vere nur tiu!). 3-e atentu ke ĉiuj ĝermetoj fakte konsidereblas apartaj unuoj. Do sencas post ĉiu, se menciiĝas referenco, meti ŝablonon {{referencoj}} - alikaze fine de la paĝo amasiĝas multaj referencaj notoj pri tute malsamaj temoj. ThomasPusch (diskuto) 09:31, 12 aŭg. 2024 (UTC)