Saltu al enhavo

Branislav Nuŝiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branislav Nuŝiĉ
Persona informo
Бранислав Нушић
Naskonomo Alkibijad Nuša
Naskiĝo 8-an de oktobro 1864 (1864-10-08)
en Beogrado
Morto 19-an de januaro 1938 (1938-01-19) (73-jaraĝa)
en Beogrado
Tombo Nova tombejo en Beogrado, Parcel 29, Grave 29, Class II Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj serba vd
Loĝloko Beogrado vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Princlando Serbio
Reĝlando Serbio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jura Fakultato de la Beograda Universitato - juro (–1884)
Universitato de Beogrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Branislav Nuŝiĉ
Familio
Infanoj Gita Predić-Nušić (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Ben Akiba vd
Okupo romanisto
diplomato
verkisto
ŝtata funkciulo
ĵurnalisto
dramaturgo
poeto-juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Branislav NUŜIĈ (serbe Бранислав Нушић; naskiĝis la 20-an de oktobro 1864 en Beogrado; mortis la 19-an de januaro 1938) estis arumandevena serba verkisto, ĵurnalisto kaj oficisto.

Lia patro estis konata grenokomercisto, sed malriĉiĝis post la naskiĝo de Branislav. La familio transloĝiĝis al Smederevo. Tie Nuŝiĉ pasigis sian infanecon, bazlernejon kaj la unuajn du jarojn de mezlernejo. Li finis mezlernejon kiel internulo en Beogrado. Poste li studis juron en Beogrado kaj Graz (Aŭstrio).

Nuŝiĉ estis soldato en milito inter Serbio kaj Bulgario en 1885. Post la milito li publikigis poemon Dva Raba en Dnevni List. Ĉar ĝi ridindigis la serban monarkion ĝenerale kaj la tiaman reĝon specife, li estis kondamnita al dujara malliberigo. Kvankam la vivkondiĉoj en malliberejo estis malbonaj, li tie verkis komedion Protekcija (Protekto).

En 1889 Nuŝiĉ fariĝis oficisto. Li laboris en serba konsulejo en Bitola (Makedonio). En 1893 li edziĝis tie. Dum dek jaroj li vivis en suda Serbio kaj Makedonio. Laste li estis vickonsulo en Priŝtino.

En 1900 li ricevis postenon en Ministerio pri Edukado. Post mallonge li fariĝis dramaturgo de Nacia Teatro en Beogrado. Ekde 1904 li estis estro de Serba Nacia Teatro en Novi Sad. En 1905 li reiris al Belgrado kaj eklaboris kiel ĵurnalisto.

En 1912 Nuŝiĉ denove iris al Bitola kiel oficisto. En 1913 li fondis teatron en Skopjo kaj loĝis tie ĝis 1915. Dum la Unua mondmilito Nuŝiĉ vivis en Italio, Svisio kaj Francio.

Post la milito li fariĝis estro de la arta departemento de la Ministerio pri Edukado. De 1923 ĝis 1927 li estis estro de Nacia Teatro en Sarajevo. En 1927 li denove revenis al Belgrado.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Esperante sur scenejo

[redakti | redakti fonton]