BRICS
BRICS | |||||
---|---|---|---|---|---|
koalicio lando geopolitika komunumo | |||||
Komenco | 16-a de junio 2009 vd | ||||
Filioj | Nova Disvolviĝa Banko vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo. Apud la ekde 2009 ĉiujaraj pintkunvenoj ankaŭ la ministroj pri eksteraj aferoj, financoj kaj komerco de la 11 BRIKS-landoj (2024) regule kunvenas. La organizo okazigas ĉiujarajn pintkunvenojn ekde 2009, kaj la diversaj landoj laŭvice agis kiel kunvengastigantoj.
En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4].
Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 3,2 miliardoj da homoj, post komenco de 2024 estas 3,7 miliardoj aŭ 46% – vivas en la BRIKS-ŝtatoj. Ĉinio, kun sia granda parto de MEP en la grupo, ludas dominan rolon en la grupiĝo[5].
BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[6].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝin uzis unuafoje la ĉefekonomo de Goldman Sachs, Jim O'Neill en 2003[7]. De li venas la ideo de ’’Next Eleven’’ ("sekvaj dek unu") kiel "posteulo" de BRIC. El tiuj menciitaj kvin landoj tri estas tielnomataj sojlolandoj, havantaj jaran kresko-proporcion de 5 ĝis 10% (dumtempe: EU ĉirkaŭ 2%). Tiel la prognozoj antaŭdiras, ke ili superos ĝis 2050 la G8-ŝtatojn. Per tio, la tielnomata „okcidenta mondo“ (Eŭropo kaj Norda Ameriko) perdas post 5 jarcentoj sian dominan pozicion en la monda ekonomio.
La 18-an de februaro 2011 Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de tiam nomiĝas BRICS[8].
Ekde 2009, la gvidantoj de la grupo okazigis ĉiujarajn pintkunvenojn.
Etendiĝo al pliaj landoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ sudafrikaj informoj, pli ol 40 landoj esprimis intereson pri membreco de BRIKS antaŭ la pintkunveno de BRIKS en aŭgusto 2023 en Sudafriko[9]: 22 ŝtatoj prezentis "specifan peton" kaj 6 ŝtatoj estas inkludotaj en la grupon ekde la 1-an de januaro 2024.
La komuniko post la 16-a pintkunveno en 2024 en Kazano, listigis BRICS kaj ĝiajn aliĝintoj jene:
- Fondintaj landoj: Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko
- Novaj membroŝtatoj: Irano, Egiptio, Etiopio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Saŭd-Arabio ankoraŭ ne ratifita)
- Partnerlandoj: Alĝerio, Bolivio, Belorusio, Kubo, Indonezio, Kazaĥio, Malajzio, Niĝerio, Ugando, Uzbekio, Tajlando, Turkio kaj Vjetnamio
Nova Disvolva Banko (NDB)
[redakti | redakti fonton]Dum la 5-a jarkunveno, la kvin BRICS-landoj decidis la 27-an de marto 2013 en Durbano, Sud-Afriko starigi komunan evolubankon por diskuti estonte pri alternativo al la ekzistanta Monda Banko, dominata de Usono, kaj la Internacia Monunua Fonduso por havi disponeblajn.
Dum la 6-a kunveno la 15-an de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo, estis subskribita la dokumento por la fondo de la tiel nomata Nova Disvolva Banko (NDB).
Ĉi tiu multflanka Nova Disvolviĝa Banko, ankaŭ nomata BRIKS-Banko de Disvolvado, kun sidejo en Ŝanhajo, Ĉinio, funkciu kiel alternativan bankon en la estonteco.
Ĉinio faras la plej grandan kontribuon kun 41 miliardoj da USD al la suma ekkapitalo de 100 miliardoj USD. Brazilo, Rusio kaj Barato ĉiu provizas $18 miliardojn kaj Sudafriko devas kontribui $5 miliardojn.
Parto de la monda ekonomio
[redakti | redakti fonton]lando | Loĝantaro | MEP (nominala) | MEP (Aĉetpova egaleco) | Indico de homa disvolviĝo 2021 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
en milionoj | en la mondo | en milionoj da USD | en la mondo | en milionoj da USD | en la mondo | Indico | Loko | |
Ĉinio | 1.433,9 | 17.8 | 17.744.640 | 18,3 | 27,206,091 | 18,6 | (alta) 0,768 | 79 |
Barato | 1.428,6 | 17.8 | 3,176,296 | 3.3 | 10,193,541 | 7.0 | (meza) 0,633 | 132 |
Brazilo | 216,4 | 2.7 | 1,608,080 | 1.7 | 3,435,874 | 2.3 | (alta) 0,754 | 87 |
Rusio | 144,4 | 1.8 | 1,778,530 | 1.8 | 4,494,223 | 3.1 | (tre alta) 0,822 | 52 |
Sud-Afriko | 60,4 | 0,8 | 418,907 | 0,4 | 868,576 | 0.6 | (alta) 0,713 | 109 |
BRIKS 5 | 3.283,7 | 40.8 | 24,726,453 | 25.5 | 46,198,305 | 31.5 | 0,738 | - |
Etiopio | 126,5 | 1.6 | 99,269 | 0.1 | 312,750 | 0.2 | (malalta) 0,498 | 175 |
Egiptio | 112,7 | 1.4 | 423,145 | 0,4 | 1,455,503 | 1.0 | (alta) 0,731 | 97 |
Irano | 89,2 | 1.1 | 1,589,869 | 1.6 | 1,449,334 | 1.0 | (alta) 0,774 | 76 |
Argentino | 45,8 | 0,6 | 486,702 | 0,5 | 1,083,360 | 0.7 | (tre alta) 0,842 | 47 |
Sauda Arabio | 36,9 | 0,5 | 833,541 | 0,9 | 1,751,176 | 1.2 | (tre alta) 0,875 | 35 |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 9.5 | 0.1 | 419,762 | 0,4 | 724,067 | 0.5 | (tre alta) 0,911 | 26 |
Kandidataj landoj BRIKS | 420,6 | 5.2 | 3,852,288 | 4.0 | 6,776,190 | 4.6 | 0,772 | - |
BRIKS 11 | 3.704,3 | 46.0 | 28,578,741 | 29.4 | 52,974,495 | 36.1 | 0,756 | - |
mondo | 8.045,0 | 100.0 | 97,076,276 | 100.0 | 146,607,920 | 100.0 | 0,732 | - |
Statuso / Fonto: Loĝantaro en 2023 (Ĉinio kun Honkongo kaj Makao),[10] nominala MEP 2021,[11] MEP (KPP) 2021,[11] IHD 2021[12] |
BRICS kaj lingvaj problemoj
[redakti | redakti fonton]Krom problemoj politikaj, militaj, ekonomiaj, ekzistas ankaŭ la bezono rezisti kontraŭ kultura kaj lingva imperiismo[13]. En Libera Folio aperis artikolo pri diskuto-prelego rilate al la ebla uzo de Esperanto kiel neŭtrala lingvo ene de la BRIKS-landoj[14].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La revuo Esperanto uzas tian fonetikan formon "BRIKS"
- ↑ (en) Sharma, Shweta, "Brics countries agree major expansion as six countries invited to join". The Independent, la 24-an de aŭgusto 2023.
- ↑ (en) du Plessis, Carien; Miridzhanian, Anait; Acharya, Bhargav, "BRICS welcomes new members in push to reshuffle world order", Reuters, la 24-an de aŭgusto 2023.
- ↑ (en) AFP-Agence France Presse: BRICS To Admit Six New Members Next Year.
- ↑ (en) BRICS Expansion, the G20, and the Future of World Order (BRICS Vastiĝo, la G20, kaj la Estonteco de Monda), Carnegie Endowment for International Peace, alirite la 26-an de novembro 2024.
- ↑ (de) Thomas Bonschab, BRICS Plus und der schleichende Weg zur Ent-Dollarisierung. En: Makronom, la 28-an de aŭgusto 2023,
- ↑ (en) Goldman Sachs "Building Better Global Economic BRICs Arkivigite je 2018-07-09 per la retarkivo Wayback Machine", novembro 2001
- ↑ (en) South Africa joins to make BRICS of BRIC - Mukherjee angle
- ↑ (de) ORF: Algerien stellte BRICS-Mitgliedsantrag. la 21-an de julio 2023,
- ↑ Monda loĝantara raporto 2023 - 8 miliardoj da vivoj, en la retejo DSW.de (germane)
- ↑ 11,0 11,1 datumaro de Monda Ekonomia Perspektivo en oktobro 2022 de la Internacia Mona Fonduso (angle)
- ↑ Raporto pri Homa Evoluo 2021/2022 de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj (angle en formato PDF)
- ↑ (eo + multlingva) Lingvaj problemoj.
- ↑ (eo) Esperanto ne iĝos la dolaro de BRICS, artikolo en Libera Folio aperinta 2024-12-05
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](eo) BRICS kaj lingvaj problemoj, CANVA, filmeto
(multlingva) BRICS-esperanto.org