Albin Lesky
Albin Lesky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1896 en Graz |
Morto | 28-an de februaro 1981 (84-jaraĝa) en Innsbruck |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Graz |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto |
Albin LESKY (naskiĝinta la 17-an de julio 1896 en Graz, mortinta la 28-an de februaro 1981 en Innsbruck) estis aŭstra klasika filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de klasika filologio (laŭ instigo de sia instruisto s-ro Ledl) li ekdocentis en 1924 ĉe la universitato de Graz. Doktoriĝo pri la greka komedio (Technik der Neuen Komödie) sukcesis malgraŭ deviga soldatado dum la Unua mondmilito en 1920. Tre influis li la universitatprofesoroj Rudolf Heberdey (arĥeologio) kaj Richard Meister (filologio). En 1921 li iris al la universitato de Marburgo por pliperfektiĝo ĉe la profesoroj Ernst Maass kaj Paul Friedländer. Inter 1921 kaj 1932 li instruis ĉe Akademisches Gymnasium en Graz. Habilitiĝo intertempa faritis en 1924 per la tezo Alkestis. Der Mythos und das Drama. En 1932 li vokitis je eksterorda profesoreco pri helenistiko al Vieno. En 1936 li iĝis eksterorda profesoro en Innsbruck por posteuli Ernst Kalinka; tie li dekanis en 1937/38 kaj vicrektoris en 1942.[1]
Lesky petis en la 16.12.1938 membriĝon ĉe NSDAP kio efektivigitis en la 1.11.1939 (membronumero 7.252.762).[2] Postmilite Lesky kredinde argumentis ke li nur aliĝis al la nazioj por subteni lian karieron.[3] En 1946 li rerajtis instrui lerneje kaj en 1949 li reiris al la Universitato de Vieno. Tie li aktivis ĝis emeritiĝo en 1967. Sub lia egido iĝis la katedro pri klasika filologio de Vieno unu el la plej famaj de tuta Eŭropo. Tie li ankaŭ estis dekano en 1958/59 kaj rektoro en 1963/64. Disĉiplo de li estis ekz. Eugen Dönt, tradukisto de Pindaro kaj Aristotelo.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Fokuso esplora estis la helena epopeo kaj ties rilatoj al mitoj. Lia studaĵo pri la greka tragedio kaj ties verko Geschichte der griechischen Literatur iĝis fundamenta fakverko. Krome Lesky verkis multajn artikolojn por la noveldono de Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE), pri la transdona kaj prilabora historio de homeraĵoj kaj pri linia skribo B.
Lesky iĝis en 1942 koresponda membro de la Akademio de Vieno; en 1950 li elektitis orda membro. Inter 1963 kaj 1969 li tie vicprezidantis, en 1969/70 eĉ prezidantis. Tiufunkie li tre engaĝiĝis pri la konservo de humanismaj gimnazioj en Aŭstrio. Krome li aniĝis al Germana Arkeologia Instituto.
Post divorco de unua edzeco (kun naskiĝo de la filo Peter Albin Lesky, pri la unua edzino en vikipedio ne estas informoj) li edziĝis al la medicinhistoriistino Erna Lesky.
Honoroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- honoraj doktorecoj en Innsbruck, Ateno, Gent, Glasgovo, Tesaloniko, Graz (politikscience, 1971)
- koresponda membreco de Bavara Akademio de Sciencoj,[4] kaj ekde 1959 de Akademio de Scienco de Heidelberg.[5] kaj ekde 1966 de Brita Akademio.
- En 1994 nomitis strato por li kaj lia edzino en Vieno (22-a urbodistrikto) Leskygasse, en 1998 krome portalo ĉe la kampuso de la viena universitato.
- 1959: Wilhelm-Hartel-Preis der Österreichischen Akademie
- 1964: Österreichisches Ehrenzeichen und Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
- 1966: Purkyne-medalo de la Universitato de Brunno
- 1970: Preis der Stadt Wien für Geisteswissenschaften
- 1971: Ehrenring der Stadt Wien
- 1971: Pour le Mérite
- 1973: Hansischer Goethe-Preis
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Strom ohne Brücke. Leykam, Graz 1918.
- Alkestis, der Mythus und das Drama. Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1925.
- Die griechische Tragödie. Kröner, Stuttgart 1938.
- Der Kosmos der Choephoren. Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1943.
- Humanismus als Erbe und Aufgabe. Rauch, Innsbruck 1946.
- Erziehung. Tyrolia, Innsbruck 1946.
- Thalatta. Rohrer, Wien 1947.
- Die Maske des Thamyris. Rohrer, Wien 1951.
- Sophokles und das Humane. Rohrer, Wien 1952.
- Die Homerforschung in der Gegenwart. Sexl, Wien 1952.
- Die Entzifferung von Linear B. Rohrer, Wien 1954.
- Die tragische Dichtung der Hellenen. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1956.
- Geschichte der griechischen Literatur. Francke, Bern 1957; dua eldono, Bern/München 1963.
- Göttliche und menschliche Motivation im homerischen Epos. Winter, Heidelberg 1961.
- Gesammelte Schriften. Francke, Bern 1966.
- Homeros. Druckenmüller, Stuttgart 1967.
- Herakles und das Ketos. Österreichische Akademie der Wissenschaften, Wien 1967.
- Vom Eros der Hellenen. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1976.
- Epos, Epyllion und Lehrgedicht. Ĉe: Ernst Vogt (eld.): Griechische Literatur. Wiesbaden 1981 (=Neues Handbuch der Literaturwissenschaft, 2), p. 19–72.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alois Kernbauer: "Albin Lesky." Ĉe: Walter Höflechner (eld.): Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11). Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz 1981, ISBN 3-201-01175-4, p. 299–302.
- Hubert Petersmann: Albin Lesky (1896–1981) und Rudolf Hanslik (1907–1982). Ĉe: Eikasmós. 4/1993, p. 249–252.
- Winkler, Gerhard, "Lesky, Albin" ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 330-331 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Albin Lesky en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ĉi-prie sur viena historivikiaĵo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stratonomoj en Vieno kiel politikaj rememorlokoj (PDF), p. 302-303
- ↑ Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/25620182
- ↑ Peter Goller, Gerhard Oberkofler: Universität Innsbruck: Entnazifizierung und Rehabilitation von Nazikadern (1945–1950). Innsbruck 2003, p. 27.
- ↑ nekrologo
- ↑ "Mitglieder der HAdW". Arkivita el la originalo je 2022-12-14. Alirita 2022-12-14 .