19-a de aprilo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de aprilo estas la 109-a tago de la jaro (la 110-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 256 tagoj restas.
Je la 19-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 531: Venko de sasanidoj en batalo kun armeo de Bizanca Imperio apud Callinicum
- 1024: Johano la 19-a elektiĝis papo
- 1213: Papo Inocento la 3-a anoncis Kvaran Lateranan Koncilion
- 1246: Pollando: unua mencio pri Wambrez en Chełmno-regiono, nun Wąbrzeźno
- 1346: Pola reĝo Kazimiro la 3-a donis urborajton al Bydgoszcz
- 1539: Traktato de Frankfurt subskribita
- 1587: Angla militisto Francis Drake sinkigis hispanan ŝiparon apud Cadiz
- 1677: Franca armeo post sieĝo konkeris defendatan de hispanoj fortreson Cambrai
- 1706: Milito de hispana sukcedo: venko de franca-hispana armeo super la aŭstra en la batalo de Calcinato
- 1713: Germana imperiestro Karolo la 6-a eldonis pragmatan sankcion laŭ kiu havaĵoj de Habsburgoj estos nedivideblaj kaj povos esti heredotaj de virinoj
- 1770: Brita navigisto James Cook unuan fojon ekrigardis Aŭstralion
- 1773: Dispartiga Sejmo komenciĝis, kunvokita por agnoski la unuan dispartigon de Pollando fare de la Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: trupoj de la Reĝlando de Granda Britio komencis sieĝon de Bostono
- 1809: Kadre de Napoleonaj Militoj en Raszyn okazis batalo inter aŭstra korpuso kaj pola armeo komandata de Józef Poniatowski; mortfalis poeto Cyprian Godebski
- 1810: Venezuelo proklamis sendependecon (de Hispanio)
- 1819: Otomana paŝao Ali Pasha devigis 4 mil grekojn de Parga ekloĝi en Korfuo kaj aliaj Ioniaj insuloj
- 1825: Taĉmento de t.n. Tridek Tri Orientanoj komandata de Juan Antonio Lavalleja eliris de Argentino al teritorio, okupata de Brazilio, Urugvajo por komenci batalojn por liberigo de la lando
- 1831: Novembra Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en la dua batalo de Boremel (nun en Rivna provinco)
- 1860: Setúbal en Portugalio akiris urborajton
- 1870: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lidio
- 1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Eŭriklio, precize samtage en 1880 - 216 Kleopatra, en 1882 - 225 Henrietta
- 1897: Unua Bostona maratono okazis - la unua maratono post Olimpikoj en Antikva Grekio
- 1902: Tertremo detruis urbojn Ketzaltenango kaj Solola en Gvatemalo mortigante ĉirkaŭ 2 mil personojn
- 1903: Rusia Imperio: en besarabia gubernio en Kiŝinevo komenciĝis dutaga pogromo de judoj, rezulte de kiu 47-49 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 400 estis vunditaj
- 1904: Incendio detruis mezurbon de Toronto
- 1908: En prusa aneksaĵo de Pollando oni malpermesis uzon de la pola lingvo dum publikaj kunvenoj
- 1918: Unua mondmilito
- Flago de Litovio oficialiĝis
- 1919: Soveta-Pola Milito: pola armeo atakis Vilnon, kio daŭris ĝis la 21-a de aprilo
- 1925: Plej titolita futbalista klubo en Ĉilio fondiĝis
- 1927: Germanio: Flughaveno Duseldorfo ekfunkciis
- 1928: Oni eldonis la 125-an kaj lastan periodan kajeron de Oxford English Dictionary
- 1936: Dua Pola Respubliko: en Varsovio oni inaŭguris monumenton al Jan Kiliński, heroo de la Insurekcio de Kościuszko
- 1941: Muzeo pri Ameriko fondiĝis en Madrido
- Dua mondmilito
- 1940: Norvega Fronto: iranta de komunumo Rauma brita 148-a Infanteria Brigado detruis en Oppland-regiono germanan paraŝutistan kompanion; nord-oriente de Trondheim taĉmentoj de norvega 5-a Infanteria Brigado kaj la brita 146-a atingis Verdalsøra, kie ili ligis batalan kontakton kun germanoj; komencita dutaga amasa aerbombado de Namsos - la urbo detruiĝis
- 1941: greka-brita konsilio sub gvido de la reĝo Georgo la 2-a - la britoj ne ricevis formalan konsenton por evakuo de la armeo; bulgara armeo eniris al Makedonio jugoslavia kaj greka; iraka armeo ĉirkaŭiris la britan aviadilbazon Habbaniya; Svislando: transloko de arkivoj de la Ligo de Nacioj kaj ties ankoraŭ ekzistantaj institucioj al Kanado; nokte Luftwaffe atakis Londonon (712 aviadiloj, 1026 tunoj da bomboj, 4252 bruligaj skatoloj)
- 1942: Pola Rezistomovado: grupoj de eta sabotado alkroĉis en Varsovio ĉirkaŭ 2 mil desegnojn de svastiko pendiganta de pendumilo - donaco al Hitler antaŭtage de lia naskiĝdato; Pola Armeo en Proksima Oriento kaj Meza Oriento: en Palestino malfermiĝis unua en Proksima Oriento pola lernejo de substandardistoj de rezervo
- 1943: komenciĝis la ribelo en varsovia geto; en Hamiltono komenciĝis internacia Bermuda Konferenco, kies celo estis trovo de manieroj kaj metodoj de setligo de judoj el la teritorioj troviĝantaj sub germana okupado - unueca konsento: aliancanoj nenion entreprenos kaj silentos, reage al tio la pola judo Szmul Zygielbojm sinmortiĝis en Londono la 12-an de majo ĉar la pola ekzila registaro ne sukcesis alarmi la mondan publikan opinion pri la tragedio de judoj; Nord-Afrika kampanjo: brita 8-a Armeo atakis poziciojn de itala 1-a Armeo en Enfidaville-regiono
- 1944: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj elreligis trajnon sur la fervojlinio Lubartów-Lublin - oni detruis lokomotivon kun kelkaj vagonoj; Germana polico murdis nokte de la 18-a/19-a de aprilo en Hamburgo 20 polajn infanojn, kiujn unu tagon pli frue regopovoj de koncentrejo Neuengamme devigis por kuracistaj eksperimentoj kun tuberkulozo - unue ili estis dormigitaj per injektoj de morfino kaj poste pendigitaj; en Gdańsk germanoj surakvigis U-3501 - unuan submarŝipon de la tipo XXI; Orienta Fronto: direktivoj de la Ruĝa Armeo pri transpaŝo al defendo de la trupoj de la Leningrada Fronto, 3-a Balta, 2-a kaj 3-a Belorusaj, kaj pri alinomigo de Okcidenta Fronto al la 3-a Belorusa, kreo de la 2-a Belorusa, kaj de la Danuba Ŝiparo
- 1945: en Koncentrejo Ravensbrück pereis Halina Krahelska, aŭtorino de konspira laboraĵo pri koncentrejo Aŭŝvico; batalo pri montetoj de Seelow finiĝis; generalo Władysław Anders ordonis malfondi polan organizaĵon NIE kaj fondis Delegitaron de Armitaj fortoj por Lando, kies komandanto iĝis kolonelo Jan Rzepecki; apud malsupra Odro trupoj de la 2-a Belorusa fronto purigis la terenon inter alfluantoj de la rivero, en Brandenburgio rompis germanan defendon de 9-a Armeo kaj ekregis Müncheberg; en Malsupra Luzacio kirasita grupiĝo de la 1-a Ukraina Fronto atingis rejonojn de Liebenau, Luckau kaj Calau; en Supra Silezio la soveta 7-a gvardia mekanigita Korpuso ekregis Budziszyn, kaj 1-a Kirasita Korpuso de Pola Soldataro kun pola kaj soveta infanterio reĵetadis atakon de malamiko apud Niesky; Itala Fronto: brita 8-a Armeo de 5-a Armea Korpuso purigis de malamiko regionon Argenta, 13-a Armea korpuso atingis Budrio kaj Dua Pola Korpuso post trarompo de germana defendo transiris al postkuro direkte al Bolonjo; usona 2-a Armea Korpuso finis ekposedon de montetoj sude de Bolonjo; Okcidenta Fronto: en Bavario trupoj de usona 7-a Armeo okupis Ansbach; brita 11-a Kirasita Divizio atingis Elbo apud Lauenburg, 5-a Armea Korpuso de usona 1-a Armeo okupis Leipzig, brita 30-a Armea Korpuso komencis sturmon de Bremeno; grupiĝo 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola 1-a Kirasita Divizio transiris kanalon Küsten
- 1944: Bulgario: malkovro de trakia tombo en Kazanlako el la Helenisma Epoko
- 1945: Kubo: Internacia Aera Transporta Asocio refondita en Havano en sia moderna versio
- 1948: En Varsovio oni inaŭguris monumenton al herooj de la Varsovia geto, vojkruciĝe de la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio kaj la nuntempa Aleo de Irena Sendlerowa
- 1950: Stalinismo: polaj regopovoj fondis la Oficon pri Konfesioj; Sejmo de Pola Popola Respubliko enkondukis leĝon pri socialisma disciplino de laboro
- 1956: Princo de Monako Rainier la 3-a edziĝis al usona aktorino Grace Kelly
- 1959: Silezia Ostrava: futbala stadiono Bazaly ekfunkciis
- 1960: Revolucio por demokratio en Koreio
- 1961: Invado al Kubo fiaskis - invado de la Porkogolfeto
- 1970: Kun la modelo nomata VAZ-2102, unuaj 6 aŭtomobiloj Ĵiguli (Lada) ruliĝis de la muntada linio en la aŭtomobila fabriko Volga, konstruita helpe de Fiat en la urbo Toljatti (Sovetunio)
- 1971: Kosmodromo Bajkonur: unua sovetunia kosmostacio Salut 1 eniris teran orbiton
- 1971: Sieraleono proklamiĝis respubliko - unua prezidento iĝis Siaka Stevens
- 1979: Pollando: tri tagojn antaŭ naskiĝdato de Lenin, apud lia monumento en Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo) estis submetita eksplodaĵo - en apudaj domoj ĝi damaĝis kelkcent vitrojn en fenestroj, la kaŭzintoj neniam estis malkovritaj
- 1980: La 25-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hago
- 1982: Lanĉo de soveta kosmostacio Salut 7
- 1984: Himno Progresu, Aŭstralio bela, verkita de skota komponisto, oficiale anstataŭigis "God Save the Queen" kiel nacia himno de Aŭstralio
- 1985: Sovetunio eksplodigis nuklean bombon en orienta Kazaĥio
- 1993: En bieno apud Waco en Teksaso dum malbone preparita atako de FBI pereis 74 membroj de religia movado Branĉo de Davido kun ilia gvidanto David Koresh
- 1995: Usona dekstra ekstremisto Timothy McVeigh murdis 168 personojn en terorista atako en Oklahoma kaj vundis pli ol 680
- 1999: Germanio: Federacia Parlamento translokiĝis de Bonn al Berlino
- 2002: Novjorko: paska ovo farita el oro, emajlo kaj 3 mil gemoj de Peter Carl Fabergé por imperiestro Nikolao la 2-a vendiĝis kontraŭ 9,6 milionoj da usonaj dolaroj
- 2003: Niĝerio: oficanta prezidento Olusegun Obasanjo reelektiĝis
- 2005: Vatikano: germana kardinalo Joseph Ratzinger fariĝis papo Benedikto la 16-a
- 2005: Pola Sejmo unuanime agnoskis armenan genocidon kiel genocido
- 2006: Rumana prezidento Traian Băsescu estis suspendita de la rumana parlamento (dufoja elpostenigo dum lia oficperiodo malsukcesis)
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.04, nomita Feisty Fawn
- 2007: Generalo Andrzej Błasik iĝis ĉefkomandanto de la Aeraj Fortoj de Pollando
- 2007: Rumana parlamento voĉdone forigis de regopovo prezidenton Traian Basescu
- 2011: Fidel Castro rezignis gvidi Kubon favore al sia frato Raúl Castro
- 2013: Nicolás Maduro iĝis prezidento de Venezuelo
- 2013: Japano Jiroemon Kimura atingis 116 jarojn (mortinta samjare)
- 2015: Partio Finnlanda Centro gajnis parlamentan baloton
- 2016: Kabulo: 64 personoj pereis kaj 367 vundiĝis en terorisma atenco de talibanoj
- 2018: Miguel Díaz-Canel elektiĝis prezidanto de Ŝtata Konsilio de Kubo - fino de kelkdekjara epoko de la regado de fratoj Fidel Castro kaj Raúl Castro
- 2018: Svazilando: reĝo de svazioj ŝanĝis nomon de sia lando
- 2020: Kanado: 23 personoj pereis (kun la kaŭzinto), kaj 2 vundiĝis en serio de pripafoj en Nov-Skotio
- 2021: Registaro de Ĉeĥio evakuas de Moskvo 20 diplomatojn, elpelitajn de Rusio, responde al elpelo de 18 rusiaj diplomatoj pro akuzoj pri eksplodo de armilstokejoj en Ĉeĥio fine de 2014 fare de agentoj de rusiaj sekretservoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Rusio simetrie forigis 15 nederlandajn diplomatojn kaj 21 belgajn; virtuala renkontiĝo de la gvidantoj de Usono, NATO kaj EU finita
- 2023: Ukrainion atingis sistemojn de Patriot el Usono, Germanio kaj Nederlando; NASA-satelito aŭ meteorŝtono falis apud Kievo; Blanka Domo avertas Rosatom, ke en nuklea centralo de Zaporiĵo estas usona teknologioj - usona leĝo malpermesas al Rusio aliron al ili; Moldavio forigis rusian diplomaton; 36-a helpofasko de Usono por sekureco de Ukrainio egalas al 325 mln da dolaroj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 626: Eanflaed, edzino de reĝo Oswiu de Northumbria, Anglio, kaj anglosaksa sanktulino (m. 704)
- 1483: Paolo Giovio, itala kuracisto, kronikisto de italaj militoj kaj verkisto (m. 1552)
- 1603: Michel Le Tellier, franca politikisto, ŝtatsekretario pri milito (m. 1685)
- 1613: Christoph Bach, germana muzikisto, filo de Johannes Bach (m. 1661)
- 1688: Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko (m. 1748)
- 1721: Roger Sherman, usona juristo kaj politikisto, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco, Artikoloj de Konfederacio, Usona Konstitucio - unu el patroj-fondintoj de Usono (m. 1793)
- 1759: August Wilhelm Iffland, germana aktoro kaj dramisto (m. 1814)
- 1767: Martin Hochmeister, transilvania saksa presisto, librokomercisto kaj eldonisto (m. 1837)
- 1772: Therese von Artner, aŭstra verkistino, kultura perantino por hungarlingvaj kaj kroatlingvaj medioj (m. 1829)
- 1774: Friedrich Wilhelm Riemer, germana teologo, filologo, bibliotekisto kaj verkisto (m. 1845)
- 1793: József Szőke, hungara pastro, instruisto, poeto (m. 1866)
- 1793: Ferdinando la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de Aŭstrio intelekte malkapabla (m. 1875)
- 1812: Joachim Marquardt, germana historiisto kaj filologo (m. 1882)
- 1824: Otto Roquette, germana verkisto
- 1832: José Echegaray, hispana Nobelpremiita verkisto, inĝeniero, politikisto, matematikisto (m. 1916)
- 1832: Wilhelm Pertsch, germana orientalisto kaj bibliotekisto, sanskritologo (m. 1899)
- 1836: Ferdinand Cheval, franca leterportisto kaj arkitekto-amatoro konstruinta idealan palacon en regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (m. 1924)
- 1864: Johannes Müller, germana teologo kaj filozofo
- 1847: Ferdinand Fellner, franca arkitekto konstruinta en Eŭropo laŭ stiloj: historiismo kaj secesio (m. 1916)
- 1857: Ferenc Sperker, hungara bienulo kaj agrikulturisto (m. 1923)
- 1860: August Possecker, germana paleontologo (m. 1936)
- 1863: Charles Moureu, franca sciencisto kaj kemiisto favoranta esperanton (m. 1929)
- 1866: Henri Deterding, nederlanda financisto kaj nafto-magnato (m. 1939)
- 1874: Emile Houbart, franca publicisto kaj esperantisto redaktinta la revuon "La Movado" (m. nekonata)
- 1882: Getúlio Vargas, plurfoja prezidento de Brazilo, sinmortiginto (m. 1954)
- 1886: Ferenc Dobó, hungara, rumania hungara juristo, redaktoro, libroeldonisto (m. 1965)
- 1894: Zoltán Egyed, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (m. 1947)
- 1895: Anton Pieck, nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto (m. 1987)
- 1907: Carla Blomberg, rumania hungara verkistino, membro de KZST (m. 1983)
- 1912: Glenn Theodore Seaborg, usona kemiisto Nobelpremiita pro malkovro de transuraniaj elementoj, transmutaciis bismuton en oron (m. 1999)
- 1920: György Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 2011)
- 1920: Kazimierz Smoleń, pola juristo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, ĉefa kreinto kaj direktoro de Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim, spertulo pri koncentrejoj (m. 2012)
- 1921: Loránd Lengyel, rumania hungara evangelia teologo (m. 2014)
- 1925: Adelheid Daniel, germana pedagogino-logopedo (m. 2003)
- 1925: Vladimír Jukl, slovaka teologo kaj matematikisto (m. 2012)
- 1926: William Klein, uson-franca fotisto (m. 2022)
- 1927: Edwin Grobe, usona instruisto de la franca lingvo, tradukisto kaj Esperanto-verkisto (m. 2015)
- 1931: Maria Składanek, pola iranistino (m. 2017)
- 1932: Fernando Botero, kolombia artisto (m. 2023)
- 1933: Georgina Almanza, kuba aktorino kaj esperantistino (m. 2023)
- 1934: Jean Ziegler, svisa sociologo, politikisto, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj la Sorbonne
- 1935: István Görbe, rumania hungara publicisto, folkloristo, tradukisto (m. 2010)
- 1936: Csaba Szabó, rumania hungara komponisto kaj kapelestro (m. 2003)
- 1936: Wilfried Martens, flandra kristandemokrata politikisto, ĉefministro de Belgio, estro de Eŭropa Popola Partio (m. 2013)
- 1938: Andrzej Pettyn, pola instruisto, pedagogo, estrarano de Pola Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Asocio, kontribuinta al Skizo pri la Esperanto-movado en Pollando, radia kaj gazetara ĵurnalisto, redaktoro de Esperanto-redakcio ĉe Pola Radio kaj prilaboranto de disaŭdigaĵoj en la finna lingvo, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA (m. 2021)
- 1940: Otto Emersleben, germana verkisto
- 1941: Roberto Carlos, brazila kantisto
- 1943: Gerlinde Haid, aŭstra popolmuzikfakulino
- 1951: Jóannes Eidesgaard, ĉefministro de Ferooj
- 1952: Katalin Incze G., rumania hungara komponistino, dirigentisto mortis
- 1969: Zsuzsa Polgár, hungara mondĉampionino pri ŝako
- 1969: Jesse G. James, usona konstruisto de motorcikloj, produktoro kaj ĉefa afergvida oficisto
- 1978: Gabriel Heinze, argentina futbalisto
- 1979: Kate Hudson, usona aktorino
- 1987: Marija Ŝarapova, rusia, usona tenisistino, ludistino de la Virina Tenisa Asocio, gajnintino de French Open
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1012: Aelfheah, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury (Anglio), sanktulo de Anglikana Komunio, Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Kristana Eklezio (n. 954)
- 1054: Leono la 9-a, germana papo ekskomunikinta patriarkon de Konstantinopolo Mikaelo la 1-a Kerulario, kiu siavice kondamnis Latinan eklezion, sanktulo (n. 1002)
- 1390: Roberto la 2-a, reĝo de Skotlando, nepo de Davido la 2-a (n. 1316)
- 1475: Johano de Indagine, germana klerulo kaj karteziano (n. 1415)
- 1524: Petrus Mosellanus, humanisto, filologo, helenisto kaj katolika roma teologo (n. 1493)
- 1560: Filipo Melanktono, germana teologo, religia reformisto (n. 1497)
- 1578: Uesugi Kenshin, japana daimio kaj politikisto (n. 1530)
- 1588: Paolo Veronese, itala renesanca pentristo el Venecio (n. 1528)
- 1629: Sigismondo d'India, itala komponisto lime de renesanco kaj baroko (n. ĉirkaŭ 1582)
- 1689: Johan Lorentz, dana orgenisto kaj komponisto de Nordgermana Orgenskolo (n. ĉirkaŭ 1610)
- 1689: Kristina, reĝino de Svedio (n. 1626)
- 1699: Bernhard Waibel, germana teologo kaj benediktano (n. 1617)
- 1768: Kanaletto, itala pentristo kaj desegnisto (n. 1697)
- 1809: Cyprian Godebski, pola kolonelo, prozisto kaj tradukisto (n. 1765)
- 1822: József Zsombori, hungara romkatolika pastro, verkisto (n. 1783)
- 1824: Lord Byron, angla poeto kaj dramaturgo (n. 1788)
- 1843: Ernst Elias Niebergall, germana verkisto (n. 1815)
- 1867: Robert Bell, irlanda verkisto kaj redaktoro (n. 1800)
- 1881: Benjamin Disraeli, brita konservista politikisto, ĉefministro (n. 1804)
- 1882: Charles Darwin, angla natursciencisto, geologo, fondinto de teorio pri evoluismo (n. 1809)
- 1899: Stanisław Kierbedź, pola pionira konstruisto de feraj pontoj, diplomito de Vilna Universitato (n. 1810)
- 1906: Pierre Curie, franca fizikisto Nobelpremiita pro joniga fona radiado (n. 1859)
- 1910: Ludwig Hertel, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (n. 1859)
- 1914: Charles Sanders Peirce, usona filozofo kaj logikisto, spertulo pri metodologio, fondinto de pragmatismo kaj patro de la moderna semiotiko (n. 1839)
- 1919: Emiliano Zapata, ĉefrolanto de la Meksika revolucio (n. 1879)
- 1925: Aleksandr Postnikov, kapitano de la Rusa Gvardio, partoprenanto de la Rusa-Japana Milito, rusa esperantisto reviviginta gazeton "Ruslanda Esperantisto", fondinto de la Universala Ligo (n. 1890)
- 1931: Jenő Horváth, hungara aktoro, ĉefreĝisoro kaj profesoro (n. 1881)
- 1945: Miklós Betegh, hungara politikisto, memuaristo (n. 1868)
- 1952: Aladár Bodor, hungara verkisto, ĵurnalisto, poeto (n. 1880)
- 1957: István Kiss, hungara historiisto, profesoro, rektoro (n. 1881)
- 1961: Imre Bokor, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1881)
- 1961: Ilma Bernáth, hungara pentristino kaj desegnistino (n. 1891)
- 1966: Lajos Kántor, rumania hungara filologo (n. 1890)
- 1967: Konrad Adenauer, unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (n. 1876)
- 1968: Kamil Giżycki, pola verkisto, vojaĝisto tra Malproksima Oriento kaj Okcidentafriko popularigata de Witold Michałowski (n. 1893)
- 1970: Rosl Schwaiger, aŭstra operkantistino (soprano) (n. 1918)
- 1980: Alfred Hitchcock, brita film-reĝisoro, pioniro pri psikologiaj trileroj, konata de la filmoj Topaz, Psycho, Nord-nordokcidento (n. 1899)
- 1985: Lukács Zárug, rumania hungara, hungara arkitekto (n. 1911)
- 1989: Daphne du Maurier, brita verkistino konata de siaj psikologie profundaj romanoj kaj rakontoj (n. 1907)
- 1989: Attila Zágoni, rumania hungara verkisto (n. 1945)
- 1998: Octavio Paz, meksika Nobelpremiita verkisto kaj diplomato ricevinta Premion Cervantes (n. 1914)
- 1999: Hermine Braunsteiner, aŭstra-germana naziisma funkciulino, SS-kontrolistino de la koncentrejoj, militkrimulino persone torturanta kaj murdanta virinojn kaj infanojn en Majdanek kaj Ravensbrück (n. 1919)
- 2004: John Maynard Smith, brita biologo okupiĝanta pri evoluismo kaj genetiko, posedanto de la Medalo Copley (n. 1920)
- 2005: Niels-Henning Ørsted Pedersen, dana ĵaz-kontrabasisto (n. 1946)
- 2006: András Mérey, rumania hungara grafikisto (n. 1944)
- 2008: Germaine Tillion, franca etnologino kaj rezistantino (n. 1907)
- 2011: Grete Waitz, norvega longdistanca kuristino (n. 1953)
- 2013: François Jacob, franca Nobelpremiita genetikisto, klariginto de genekspresio (n. 1920)
- 2015: Elio Toaff, itala rabeno, kies filo Ariel estas historiisto de judismo (n. 1915)
- 2015: Richard Anthony, franclingva kantisto el Egipta Reĝlando (n. 1938)
- 2021: Walter Mondale, usona politikisto, vicprezidento (n. 1928)
- 2024: Daniel Dennett, usona filozofo (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Leono la 9-a, papo germandevena
- Venezuelo: Tago de la Deklaracio de Sendependeco
- Sieraleono: Tago de la Respubliko
- Zimbabvo: Tago de Sendependeco
- Pollando: Memortago pri viktimoj de holokaŭsto kaj ribelo en varsovia geto
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 19-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.