Konrad ADENAUER (naskiĝis la 5-an de januaro 1876 en Kolonjo, mortis la 19-an de aprilo 1967 en Rhöndorf ĉe Bonn) estis la unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio.
|
| « Unue malpopulariĝu, kaj tiam oni konsideros vin seriozulo. » | | « Machen Sie sich erst einmal unbeliebt, dann werden Sie auch ernst genommen. » |
|
|
| « Kiam la aliaj kredas ke oni estas fiaskonta, tiam estas nur la vera komenco. » | | « Wenn die anderen glauben, man ist am Ende, so muß man erst richtig anfangen. » |
|
|
| « Ĉiuj homaj organoj iam laciĝas, krom la lango. » | | « Alle menschlichen Organe werden irgendwann müde, nur die Zunge nicht. » |
|
|
| « La historio de la mondo estas ankaŭ la sumo de tio, kio estintus evitebla. » | | « Die Weltgeschichte ist auch die Summe dessen, was vermeidbar gewesen wäre. » |
|
|
| « Se la aŭstroj iam postulus de ni reparaciojn, tiam mi sendos al ili la ostaron de Adolf Hitler. » | | « Wenn die Österreicher von uns Reparationen verlangen sollten, dann werde ich Ihnen die Gebeine Adolf Hitlers schicken. » |
|
|
| « La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj. » | | « Alles, was die Sozialisten vom Geld verstehen, ist die Tatsache, daß sie es von anderen haben wollen. » |
|
|
| « Oni devas neniam diri 'tro malfrue'. Ankaŭ en la politiko neniam estas tro malfrue. Oni ĉiam havas tempon por nova komenco. » | | « Man darf niemals 'zu spät' sagen. Auch in der Politik ist es niemals zu spät. Es ist immer Zeit für einen neuen Anfang. » |
|
|
| « Tiu kiu faras de Berlino denove la ĉefurbon, spirite kreas novan Prusion. » | | « Wer Berlin zur neuen Hauptstadt macht, schafft geistig ein neues Preußen. » |
|