|
| « [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Hitlero evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta burĝo, kun kiu malsupraj tavoloj de la meza klaso povus identigi sin emocie kaj socie, kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la germanaj industriistoj kaj junkroj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « [pri Germanio en la 1930-aj jaroj] Unu el eraroj de radikalaj gvidantoj konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj partioj: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj ideoj kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « …ekde momento de la fino de la Tridekjara milito interna aranĝo de Germanio estis stariganta antaŭ Eŭropo la saman dilemon: ĉiufoje kiam Germanio estis malforta kaj malunuigita, ĝi estis tento por siaj najbaroj, speciale por Francio, kaj por ilia ekspansiismo. Samtempe perspektivo de la germana unuiĝo timigis la najbarajn ŝtatojn, kio daŭras ĝis nuntempo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Necesos jardekoj da germana militemo kaj sensentemo por transloki la ĉefan maltrankvilecon de Britio rilate sekurecon al Germanio kaj tio finfine okazis nur post la komenco de nia jarcento. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Sed en la 1880-aj jaroj formiĝis senprecedenca situacio. Germanio iĝis tro forta por resti flanke, ĉar tio povus unuigi Eŭropon kontraŭ ĝi. Sed ĝi ne povis ankaŭ plu esperi pri la historia, preskaŭ aŭtomata subteno de Rusio. Germanio iĝis giganto, kiu bezonis amikojn. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Laŭ ironio de la sorto, dum granda parto de la ekzistado de la imperiestra Germanio, la ĉefa minaco al paco estis konsiderata ne Germanio, sed Rusio… Efektive estis malmulte da gravaj pruvoj de tio, ke Rusio povintus strebi al kreo de eŭropa imperio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Estante fidela al la ĉefaj reguloj de la reala politiko, Realpolitik, Crowe asertis ke ne motivoj, sed strukturo determinas stabilecon: intencoj de Germanio havas neniun signifon, gravas nur ĝiaj eblecoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Alfred von Schlieffen ellaboris planon de decida kaj rapida venko en unu fronto kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia malamiko, tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida atako en oriento ne eblis pro malrapida ritmo de la rusia mobilizado, kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la francan armeon la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. Falo de ekonomia povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda industria evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de ŝtalo, karbo kaj fero fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la 1930-aj diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel Ferdinand Foch], kiam ĝi prognozis ke Germanio denove ekmilitos kontraŭ Britio pro la samaj problemoj, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la lastan militon”. Malpermesoj truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj militistoj, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe politike forta por forĵeti katenojn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de francoj, la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri la intermilita periodo] Dum sekvaj kvin jaroj Germanio pagis reparaciojn je proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj kaj ricevis ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj forme de pruntoj, ĉefe de Usono. Fakte Usono pagis la reparaciojn de Germanio dum Germanio uzis reston de la usonaj pruntoj por modernigi sian industrion. Francio insistis je la reparacioj por konservi Germanion malforta. La devigita elekti inter Germanio malforta kaj Germanio kapabla pagi la reparaciojn, Francio preferis la lastan varianton, ĉe tio ĝi devis ne enmiksiĝi, vidante kiel la reparacioj helpas restarigi le ekonomian kaj fine militan povon de Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Germanio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Tradicia elekto de Francio en la afero de detenado de Germanio per proksimiĝo al Rusio estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de Sovetunio: se rezulte sekvos ĥaoso kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de Germanio; se ekregos la rusa naciismo kaj okazos recentralizado, do la nova ŝtato, plu posedanta milojn da nukleaj armiloj, povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun Usono aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi amikeco kun Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
redakti
|
| « Mi ne havas iluziojn. Mi estas konvinkita ke Germanio deziras denove armiĝi… Ni troviĝas je turnopunkto de la historio. Ĝis nun Germanio sekvis politikon de obeemo… Nun ĝi komencas efektivigi aktivan memstaran politikon. Morgaŭ tio estos politiko de teritoriaj pretendoj. » | — Édouard Herriot, [1932] |
|
|
| « Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron. » | — Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro |
|
|
| « Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. » | — Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922. |
|