Transkeo
Transkeo estas filio de Keolis (51 %) kaj SNCF Participations (49 %) kreita en 2016 por ekspluati linion Eksprestramo 11 enservigitan la 1-an de julio 2017. La 90 salajratoj dungitaj ĉe la malfermo estas sub privata kontrakto sub la kolektiva interkonsento de fervojo sed sen la statuso de fervojistoj. Transkeo ankaŭ ebligas al SNCF ĉirkaŭiri la regulojn de organizo de laboro kiun ĝi provis (sensukcese) malstreĉigi dum la somero 2016 por pliigi produktivecon. Agentoj estas plurfacetaj, trejnitaj por stirado same kiel por informo al vojaĝantoj kaj vendado de biletoj. Se la rezultoj estos konkludaj, Transkeo povus ekspluati liniojn de Eksprestramo 12 kaj Eksprestramo 13 kaj antaŭsigni la kunlaboradon inter Keolis kaj SNCF en la kunteksto de estontaj ofertoj por regionaj trajnoj[1].
Transkeo | ||
---|---|---|
Transkeo | ||
commercial sign vd | ||
Dum | 2016 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Anonima societo | |
Fondita | 2016 | |
Sidejo | 1 rue Emmanuel Arago Noisy-le-Sec Francio | |
Lando | Francio | |
Dungitoj | 90 (2018) | |
Agokampo | Publika transporto | |
Posedata de | Keolis • SNCF Participations vd | |
TTT | https://www.keolis.com/ | |
Referencoj
redakti- ↑ Lionel Steinmann (29 junio 2017). L’Ile-de-France, laboratoire de la SNCF pour préparer la concurrence. lesechos.fr. Alirita 30 junio 2017..
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (Keolis)