Tekstaro de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Tekstaro de Esperanto estas tekstaro (aŭ korpuso) de Esperanto, tio estas granda kolekto de tre diversaj tekstoj destinita al lingvistika esplorado pri Esperanto. En marto 2019, la Tekstaro de Esperanto enhavas tekstojn kun entute 9.159.328 vortoj.

Historio

redakti

En 2002 Esperantic Studies Foundation (ESF) iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren "Korpusa konsila komitato" konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja, Christopher Gledhill kaj Mauro La Torre.

En 2006 komenciĝis planado de Parola tekstaro de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

redakti