Szolnok
Szolnok (pron. sOlnok) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo. Ĝi estas administra centro de departemento Jász-Nagykun-Szolnok kaj ankaŭ havas la saman juron kiel tiu de departemento, fine ĝi estas administra centro de Distrikto Szolnok.
Szolnok | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 66 426 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 355 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 10′ N, 20° 11′ O (mapo)47.17472222222220.176388888889Koordinatoj: 47° 10′ N, 20° 11′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 68 m [+] | ||||
Areo | 187,24 km² (18 724 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szolnok [+] | |||||
Geografio
redaktiSzolnok situas centre de la departemento ĉe la alfluo de Zagyva en la Tison, kie estas grava voja kaj fervoja pontoj tra Tiso. La urbo okupas la areon de 18.723 ha. Ĝi havas la loĝantaron de (en 2001) 75.712.
Historio
redaktiĈ. 1030 estis konstruita fortikaĵo de la estro de la areo, kies nomo estis Zounok . La nomo de la urbo estis unuafoje menciita en 1075.
Ekde 1552 ĝis 1685 la urbo estis sub turka jugo.
La urbo evoluis dank’ al la saltransporto sur la Tiso al komerca centro de la salo kaj la lignoprilaboro. En 1733 granda epidemio pri pesto okazis.
En la 19-a jarcento la trafika infrastrukturo pliboniĝis per la regulado de Tiso kaj la konstruo de la fervojlinio inter Pest (urbo)-Szolnok 1843. Ankaŭ nuntempe Szolnok havas unun el la plej grandaj stacidomoj. En 1849 tie komenciĝis furora atako de hungara armeo kontraŭ la Habsburgoj. En 1881, la urbo havis 18.247 hungarajn loĝantojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, manlaboro, fiŝkaptado kaj komerco per fruktoj, ligno kaj similaj. En 1919 kaj en 1944 denove gravaj bataloj okazis en la urbo. En 1956 tie formiĝis stabo de János Kádár.
En la urbo funkcias Altlernejo pri Komerco kaj Ekonomio (nun jam universitato) kaj Instituto por la Instruado de flugoficiroj.
Vidindaĵoj
redaktiSakralaj vidindaĵoj
redakti- romkatolika Preĝejo Patrono de Hungaroj (Szolnok)
- romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Szolnok)
- romkatolika Preĝejo Sankta Spirito (Szolnok)
- romkatolika Preĝejo Sankta Jozefo (Szolnok)
- romkatolika Preĝejo Sankta Urbano (Szolnok) (Szandaszőlős)
- grekokatolika Preĝejo Etendiĝo de Sankta Spirito (Szolnok)
- Kalvinana preĝejo (Szolnok)
- Luterana preĝejo (Szolnok)
- Sinagogo en Szolnok
- romkatolika Kapelo Francisco Xavier (Szolnok)
- grekokatolika Kapelo Vizito de Maria (Szolnok)
Aliaj vidindaĵoj
redaktiEduko
redakti- Altlernejo de Szolnok (nun jam levita al universitato)
Ĝemelurboj
redaktiFamuloj
redakti- en Szolnok naskiĝis kaj mortis:
- akvopilkisto István Hasznos
- pentristo Tibor Pólya
- en Szolnok naskiĝis:
- aktoroj Zoltán Csankó, Enikő Détár kaj István Somló
- baletisto Yvette Bozsik
- biokemiisto Kálmán Laki
- dancisto Sándor Tímár
- ekonomo Imre Vargha
- episkopo Tihamér Tóth
- fizikisto Albert Kónya
- Károly Kocsis (geografo)
- juristo Miklós Világhy
- kemiisto Csaba Horváth
- komponisto Zoltán Jeney
- Kálmán Balogh (kuracisto)
- ministroj József Tisza kaj Imre Szekeres
- muzikisto Oszkár Ökrös
- poeto Ferenc Verseghy
- psikologo Júlia György
- skulptisto János Megyik
- statistikisto Béla Kenéz
- verkisto Lajos Szilvási
- en Szolnok mortis:
- aktoroj Gyöngyi Császár, Péter Czibulás, Jenő Czakó, Gyula Kompóthy kaj Éva Sebestyén, Endre C. Turáni
- akvopilkistoj Ottó Boros kaj István Hasznos
- hidrologo Gerzson Nemes
- juristo Sándor Dankó
- pentristoj Ferenc Chiovini, Dániel Mihalik kaj Lajos Zombory
Famaj nomportantoj
redaktiReferencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.szolnok.hu/0100_hun/ Arkivigite je 2004-06-07 per la retarkivo Wayback Machine
- retpaĝo de Szolnok-aj esperantistoj Arkivigite je 2017-05-18 per la retarkivo Wayback Machine