Sergej Prokofjev

rusa komponisto, pianisto kaj dirigento

Sergej Sergejeviĉ PROKOFJEV (ruse Сергей Сергеевич Прокофьев; naskiĝis la 23-an de aprilo 1891 en vilaĝo Soncovka, Baĥmuta distrikto Ekaterinoslava gubernio, Rusia Imperio (nun - Ukrainio) mortis la 5-an de marto 1953 en Moskvo estis rusia komponisto, pianisto kaj dirigento.

Sergej Prokofjev
Bazaj informoj
Naskiĝo 11-an de aprilo 1891 (1891-04-11)
en Sontsivka
Morto 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (61-jaraĝa)
en Moskvo
Edz(in)o Lina Llubera • Mira Mendelssohn
Ĝenroj altkultura muziko, baleto, konĉerta muziko, simfonia muziko
Profesio komponisto, dirigento,
Instrumentoj piano,
Aktivaj jaroj 18961953
Retejo www.sprkfv.net
Sergej Prokofjev
Persona informo
Сергей Сергеевич Прокофьев
Naskiĝo 11-an de aprilo 1891 (1891-04-11)
en Sontsivka
Morto 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (61-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sergej Prokofjev
Familio
Edz(in)o Lina Llubera
Mira Mendelssohn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Oleg Prokofiev (en) Traduki
 ( Lina Llubera) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
filmkomponisto
aŭtoro
libretisto
muzikologo
dirigento
koreografo
pianisto
ŝakisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ŝako kaj muziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Symphony No. 1 ❦
Symphony No. 4 ❦
Symphony No. 2 ❦
La Amo por Tri Oranĝoj ❦
Petro kaj la Lupo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

La patro Sergej Aleksejeviĉ Prokofjev (1846 - 1910) origina el familio de negocistoj estis manaĝero de la loka bieno aparteninta al Dmitrij Soncov, lia kunstudanto. La patrino Maria Grigorjevna Prokofjeva (n.Ĵitkova) (1855 - 1924) haskiĝis en Sankt-Peterburgo, kie finis gimnazion kun la ora medalo. Ŝi estis duone svedino.

Ŝi kiel perfekta pianistino estis la bona mentorino de sia talenta filo, kiu komponis sian unuan verkon por piano "La hindia galopo", kiam li aĝis nur kvin kaj duono jarojn. Ĝin notigis la patrino, sed baldaŭ Sergej mem povis enskribi notojn.

Ekde 1904 li studis en la Sankt-Peterburga Konservatorio, kiun sukcese finis kiel komponisto - en 1909, kiel pianisto - en 1914, kiam li gajnis la konkuradon inter kvin plej bonaj studentoj dum plenumo de sia "Unua konĉerto por piano op. 10". Pro ĝi oni dekoraciis lin per la ora medalo, honora premio de Anton Rubinŝtejn kaj prestiĝa vostpiano.

En 1908 li komencis koncerti kiel pianisto kaj dirigento.

Maje de 1918 li forveturis gastroli eksterlande: en Japanio, Usono, Kubo, kelkaj eŭropaj landoj. En 1936 li revenis la patrujon kaj ekrezidis en Moskvo.

En 1948 li estis submetita al ruiniga kritiko pro formalismo. Lia "Sesa simfonio" (1946) kaj la opero "La Rakonto de Vera Viro" estis kritikitaj kiel nerespondecaj al la koncepto de socialisma realismo.

Sano de la majstro fine de la 40-aj jaroj severe malfortiĝis. Tial li preferis troviĝi en sia somerdomo situanta apud Moskvo. Li sekvis striktan medicinan reĝimon, sed laboris plu - samtempe li komponis sonaton, simfonion kaj baleton. Vintron li kutime pasigis en Moskvo, en la komuna apartamento. Tie Sergej Prokofjev mortis la 5-an de marto 1953 pro nova hipertensia krizo.

Li mortis samtage kun Josif Stalin tiama gvidinto de Sovetunio, kies funebra ceremonio okazis apude de lia loĝejo, tial aŭdiado kaj sepulto en la moskva Novodeviĉje tombejo estis tute nerimarkitaj.

Familio

redakti

Sergej Prokofjev estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Lina Ivanovna Kodina (hispane Carolina Codina) (1897—1989), kun kiu li konatiĝis en Hispanio en 1919. Ŝi estis filino de rusaj enmigrintoj. En 1923 en la germana urbo Ettal okazis ilia geedziĝo, post kiu ŝi nomiĝis Lina Prokofjeva. La geedzoj havis du filojn: Svjatoslav (1924—2010) kaj Oleg (1928—1998). Laŭ tiamaj sovetiaj leĝoj la geedziĝo okazinta eksterlande estis malvera kaj nevalida. Ekde 1941 ili vivis separe.

La 15-an de januaro 1948 en Moskvo Sergej edziĝis al Mira Aleksandrovna Mendelson (1915—1968), kiu prenis la familian nomon de sia edzo kaj iĝis Mira Prokofjeva.

 
Prokofjev tombo

Ĉefverkoj

redakti

Operoj

redakti

Entute 11

  • "Maddalena" (1913)
  • "La Ludanto" (1916)
  • "Amo al tri Oranĝoj"(1919)
  • "Semen Kotko"(1939)
  • "Fianĉiĝo en monaĥejo"(1940)
  • "Milito kaj Paco" (1952)

Baletoj

redakti

Entute 7

  • "La Rakonto de la bufono sep samulojn reŝerĉinta" (1915-1920)
  • "Trapezo" (1925)
  • "La Erarinta Filo" (1928)
  • "Sur la Dnepro" (1930)
  • "Romeo kaj Julieta" (1936)
  • "Cindrulino"(1944)
  • "la Rakonto de la ŝtona floro"(1950)
 
Unurubla jubilea monero
  • "Aleksander Nevskij"

Simfonia fabelo

redakti
  • "Peĉjo kaj lupo"

Ceteraj muzikaĵoj

redakti
  • Du konĉertoj por piano kaj orkestro (1912, 1913, 2-a eldono 1923)

Rekompencoj

redakti
 
Muzeo en Moskvo

Memoro

redakti
  • Muzeo en lia naskiĝejo (Soncovka);
  • Muzeo en Moskvo;
  • Kelkaj monumentoj;
  • Kelkaj muziklernejoj portas lian nomon;
  • En 1991 oni emisiis unurublan moneron omaĝe al la 100-jara jubilieo de S.Prokofjev;
  • Samjare aperis la poŝtmarko;
  • Unu el flugiloj de Aeroflot nomiĝas "Prokofjev";
  • Internacia flughaveno Donecko portas lian nomon.

Liaj libroj

redakti
  • "Kurta aŭtobiografio" (1961)
  • "Taglibro 1907-1933" (2002)
  • "Rakontoj" (2003)

Eksteraj ligiloj

redakti