Portalo:Homoj
|


Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 12-a de marto festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 12-an de marto
Naskiĝis

- 1607: Paul Gerhardt
- 1858: Josef Eiselt, Ĉeĥio
- 1875: Giacomo Bianchini
- 1877: Julius Glück
- 1915: Jiří Mucha
- 1925: Harry Harrison
- 1928: Edward Albee
- 1946: Petr Chrdle, ĉeĥa entreprenisto, esperantisto
- 1946: Liza Minnelli, Usono
Mortis

Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:

Jean Nicolas Arthur RIMBAUD ([artÜr rẽbO]) estis franca poeto, naskita je la 20-a de oktobro 1854 en Charleville kaj mortis je la 10-a de novembro 1891 en Marseille.
Li naskiĝis je la 12, strato Napoléon en Charleville, kiu fariĝis « strato Thiers », antaŭ ĝi estis renomita antaŭnelonge « strato Bérégovoy ». Lia patro, Frédéric Rimbaud, armea kapitano, garnizonante en Mézières, partoprenis en la konkero de Alĝerio kie li akiris Honoran Legianecon. Li renkontis Vitalie Cuif, juna kamparanino venante el Roche, vilaĝo apud Attigny, kaj instaliĝinta en Charleville. Ili kune naskis 5 gefilojn (Frédéric, Arthur, Victorine, Vitalie et Isabelle), antaŭ ol la patro forlasis la familion.

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo.
Proksimume 65 000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj. Por kvietigi la spiritojn estas gravaj grandaj lignogravuraĵoj, riĉaj regaloj kaj militoj. La homa kapo estas forta fonto de energio, la plej grandan potencon havas kranioj de famaj batalintoj. Nokte la kranio fariĝas kaptuko, dormante oni estas sendefenda rilate al supernaturaj fortoj.

Venuso, ankaŭ foje nomata Venera, estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodito. Tiam Venuso fariĝis grava diino. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.
Venuso edziniĝis al la lama dio Vulkano. Sed Venuso ankaŭ amis la dion Marso, kaj ŝi naskis Kupidon, la juna dio pri Amo.
ROBERT HOSSEIN kiel Jeoffrey de Peyrac kaj Michele Mercier kiel Angeliko estas dankemaj por sia gloro antaŭ ĉio al kvinparta filma ciklo pri bela markizino. En la filmo ili amis sin, fakte ili ĝis hodiaŭ malamas unu la alian.
Robert HOSSEIN (li naskiĝis la 30-an de decembro de 1927 en Parizo) estas franca aktoro kaj reĝisoro.
Liaj antaŭuloj devenas el Rusio. Li estas unusola filo de muzika komponisto kaj pianisto. Jam en infanaĝo pli interesis lin aktoreco ol lernado kaj pianludo. Kiel dekkvarjara li komencis sendi siajn teatraĵojn por prijuĝo al literatura komisiono kaj je unu jaro pli malfue li aliĝis en aktorkursojn de Tania Balach, René Simon kaj Jean Marchat.

Richard Dadd [RIĈ'd dad] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1818 en Chatham, Kent, mortis la 7-an de januaro 1886 en Londono) estis angla pentristo de feoj kaj aliaj supernaturaj temoj.
20 jaraĝa, lin anigis la Royal Academy of Art (Reĝa Akademio de Belarto), kaj li komencis ekspozicii siajn verkojn. Entute, tiuj ne estis tre rimarkindaj.
Dum vojaĝo en okcidenta Azio kaj Eŭropo en 1842, Dadd iĝis progresive malpli racia kaj pli perforta, kredante ke lin influis la egipta dio Oziriso.
Revenante Anglion, oni diagnozis frenezecon, kaj lia familio prenis lin al la kampara vilaĝo de Cobham, Kent, por refortiĝo. Tamen, en 1843, Dadd, kredante ke sia patro estis la Diablo maskata, murdis lin per tranĉilo. Dadd fluĝis al Parizo, sed survoje provis, sensukcese, murdi alian turiston per razilo. Arestita de la polico, li konfesis la murdon de sia patro, kaj estis resendata al Anglio, kie li estis internigata en Bethlem, iama fifama frenezulejo.