Pecica
Pecica - jen rumane, prononco [PEĈka], {hungare Ópécska [Opeĉka] aŭ Oláhpécska, germane Alt-Petschka [alt-PEĈka] - estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Mureș okcidente de Arad. La urbo estas parto de la distrikto Arad kaj de la kultura regiono Transilvanio. Oni aligis al ĝi la vilaĝon Rovine. Ĝi administras ankaŭ la vilaĝojn Bodrogu Vechi, Sederhat kaj Turnu.
Pecica | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Arad | ||||
Alinome | Ópécska, Oláhpécska (hungare), Alt-Petschka (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Arad | ||||
Situo | 46° 10′ N, 21° 4′ O (mapo)46.1721.07Koordinatoj: 46° 10′ N, 21° 4′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 100 m | ||||
Poŝtkodo | 317235 | ||||
Loĝantaro | 12 762 (2011) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 11584 | ||||
Tra Pecica pasas la rumana nacia vojo DN 7 (samtempe eŭropa vojo E 68) kaj la loka fervojo inter Arad kaj Nădlac. Norde de la urbo preterpasas la aŭtovojo A 1 inter Arad kaj Hungario. La urbo havas ponton super Mureș, la vojo iras suden al Sânpetru German.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Ópécska havis kune kun Rovine 20 562 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, slovakoj, serboj) kaj en 1992 12 930 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 11 950 loĝantoj sur areo de 237,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1335. Ĝis 1919 Magyarpécska apartenis al Hungario, kaj estis parto de la historia departemento Arad.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
redakti- Sándor Apácai Bölöni: instruisto, lokhistoriisto
- Frigyes Fülöp Balla (Magyarpécska, 5-a de februaro 1871 – Arado, 5-a de decembro 1937): pentristo.
- Ignác Balla (23-a de aŭgusto 1885 – Budapest, 10-a de septembro 1976): verkisto, poeto, tradukisto, ĵurnalisto.
- János Balta (n. 9-a de januaro 1953): ĵurnalisto.
- András Gugyelka, artista nomo András G. Pataky, (n. 21-a de februaro 1948) poeto
- Ștefan Guleș (n. 19-a de junio 1933): pentristo.
- Magda Hadik (Ópécska, 1-a de junio 1914 – Budapeŝto, 24-a de aprilo 2004): medalartistino, skulptistino.
- József Kocsik (n. 8-a de novembro 1928): popolkultivanto, publicisto.
- Kunó Klebelsberg, grafo (13-a de novembro 1875 – Budapest, 11-a de oktobro 1932): politikisto, ministro por la publikedukado.
- Ferenc Lelik (8-a de novembro 1903 – julio 1941, Sovetunio): ĵurnalisto, redaktoro.
- János Martinszky (8-a de aŭgusto 1909 – Mohács, 1-a de septembro 1949): pentristo Arto en Hungario.
- János Mester (15-a de septembro 1879 – Solymár, 1-a de junio 1954): filozofo, pedagogo, universitata profesoro, papa prelato.
- Oszkár Nagy (1883 – 1965): pentristo Arto en Hungario.
- Zsigmond Ormós (20-a de februaro 1813 – Budapest, 16-a de novembro 1894): verkisto, arthistoriisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1861), fondinto de artmuzeo en Temesvár.
- Péró Jovánovics Szegedinác (ĉ. 1655 – Buda, 4-a de aprilo 1736): unu el organizantoj de kamparribelo de 1735-a jara en departamento Békés.
- István Mátyás Török (n. 5-a de aŭgusto 1933): ĵurnalisto, redaktoro.
- Dezső Zágoni (26-a de septembro 1891 – Budapeŝto, 23-a de julio 1939): ĵurnalisto, redaktoro
Vidu ankaŭ
redakti- Pécskai Újság (hungarlingva gazeto)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)