Elio Toaff
Elio Toaff (naskiĝis la 30-an de aprilo 1915 en Livorno, mortis la 19-an de aprilo 2015 en Romo) – itala rabeno, en la jaroj 1951-2002 Ĉefrabeno de Romo. Pli frue en la jaroj 1941-1943 rabeno en Ankono kaj dum laŭvicaj jaroj 1946-1951 rabeno de Venecio.
Elio Toaff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1915 en Livorno |
Morto | 19-an de aprilo 2015 (99-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2015) Reĝlando Italio (1915–1946) |
Alma mater | Universitato de Pizo |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Renzo Toaff (en) |
Infano | Ariel Toaff |
Okupo | |
Okupo | rabeno |
Dum la dua mondmilito batalis en la itala rezistomovado.
La 13-an de aprilo 1986 salutis la papon kaj preĝis kune kun Johano Paŭlo la 2-a dum lia vizito en Granda sinagogo de Romo. En 2000 ricevis titolon honora doktoro de Katolika Universitato en Lublin.
Filo de Elio Toaff estas Ariel Toaff.