Islama oferofesto

(Alidirektita el Eid ul-Adha)

La islama oferofesto (arabe عيد الأضحى, latinliterigo ʿĪdu l-Aḍḥā, aŭ laŭ tre proksimuma prononco Eid ul-Adha) okazas memore de la preskaŭ-ofero al Alaho de Iŝmaelo, fare de lia patro Abrahamo - malsame al la judoj kaj kristanoj, kiuj laŭ la libro Genezo kredas, ke Abrahamo prenis sian duan filon Isaakon al la monto por oferi lin al la Dio, islamanoj post longaj teologiaj diskutoj nun ĝenerale kredas, ke estis la unua filo Iŝmaelo, kiun Abrahamo prenis al la monto. Oni celebras la feston je la 10-a tago de la monato Dhu al-hiĝĝah (arabe: ذو الحجة ), post la jara pilgrimado - la haĝo - al Mekao en Sauda Arabio. La festo okazas 70 tagojn post la fino de la fasta monato de Ramadano, je la fino de kiu oni festas la unuan feston de la islama kalendaro, la Eid ul-Fitr (عيد الفطر "finfasta festo").

la islama oferofesto

Dum tiu ĉi kvartaga festo, oni laŭdas la submeton de Abrahamo al la volo de Alaho. Kaj kiel simbolo de lia ofero de ŝafo (anstataŭ Iŝmaelo), oni oferas bestojn kiujn oni taksis halalaj, t.e., indaj (aŭ permesitaj) oferi. Tial oni nomas tiun ĉi feston, en Barato ekzemple, bakrid (la kapro-festo).

Oni manĝas trionon de la viando; donacas trionon al la najbaroj kaj parencoj; kaj trionon oni donas al la malriĉuloj. Same kiel ĉe ĉiuj festoj, ankaŭ dum la islama oferofesto, oni preĝas kaj interŝanĝas donacojn.

Eksteraj ligiloj

redakti