Duonarbaro
Duonarbaro [1], maldensa arbaro aŭ malferma arbaro estas areo kovrata kun arboj je malgranda denseco, konstituante malferman vivmedion, permesante al sunlumo penetri inter la arboj, kaj limigante ombron. Duonarbaro povas subteni subarbaraĵon de arbedaro kaj herbecajn plantojn inkluzive de gresoj. Duonarbaro ofte transiras al arbedaro je pli sekaj cirkonstancoj aŭ dum fruaj fazoj de primara aŭ sekundara sukcesio. Pli altaj arbaj densecoj po areo, kun fermitaj kanopeoj alportas profundan kaj preskaŭ kontinuan ombron. Tia ĉi vegetaĵaro estas nomata arbaro.
Disvastiĝo
redaktiLa duonarbaroj precipe troviĝas sur malriĉaj grundoj kaj estas elmetitaj al gravaj klimataj variemecoj (sekeco, grandaj malvarmecoj, tempestoj, k.t.p.) kaj/aŭ elmetitaj al forta premo kaŭze de la herbovoraj mamuloj aŭ senfoliigantaj senvertebruloj (certaj papilioj, certaj lokustoj, k.t.p.). Do oni trovas ilin precipe disvastiĝitaj en subpolusaj zonoj (tajgo), ĉe la herbejoj aŭ ĉe certaj tropikaj savanoj karakterizitaj per arbedoj aŭ arboj dissemitaj.
Duonarbaraj ekoregionoj
redaktiTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj
redakti- Afrotropiso
- Angolaj mjombaroj (Angolo)
- Angolaj duonarbaroj de mopane-arboj (Angolo, Namibio)
- Centra-Zambiaj mjombaj duonarbaroj (Angolo, Burundo, Demokrata Respubliko Kongo, Malavio, Tanzanio, Zambio)
- Kalaharaj duonarbaroj de Acacia-Baikiaea (Bocvano, Namibio, Sud-Afriko, Zimbabvo)
- Orientaj mjombaroj (Malavio, Mozambiko, Tanzanio)
- Centra-zambezaj mjombaroj
- Zambezaj bajkiajaroj (Angolo, Bocvano, Namibio, Zambio, Zimbabvo)
- Zambiaj mopane-arbaj duonarbaroj (Bocvano, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sud-Afriko, Svazilando, Zambio, Zimbabvo)
- Neotropiso
Mezvarmaj herbejoj, savanoj, kaj arbedaroj
redakti- Afrotropiso
- Montaraj duonarbaroj de Al Hajar Al Gharbi (Omano)
- Palearktiso
- Afrotropiso
- Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj
- Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (Sud-Afriko, Svazilando, Lesoto)
- Orientafrikaj montaraj marĉoj (Kenjo, Sudano, Tanzanio, Ugando)
- Etiopaj montaraj herbejoj kaj duonarbaroj (Etiopujo)
- Palearktiso
- Aŭstralazia ekozono
- Duonarbaroj de Coolgardie (Aŭstralio)
- Lofti-montaraj duonarbaroj (Aŭstralio)
- Duonarbaroj de Naracoorte (Aŭstralio)
- Duonarbaroj kaj eŭkaliptaj arbedaroj de Murray-Darling (Aŭstralio)
- Duonarbaroj de sudorienta Aŭstralio (Aŭstralio)
- Nearktiso
- Palearktiso
- Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj (Hispanujo)
- Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Maroko, Kanarioj : Hispanujo )
- Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo (Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, anzin- aŭ kverkopaŝtejoj de suda Iberio (dehesa))
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj (Alĝerio, Maroko, Tunizio)
- Arbedaroj kaj duonarbaroj de sudorienta Iberujo (Hispanujo)
- Afrotropiso
- Madagaskaraj sukulentaj duonarbaroj (Madagaskaro)
- Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Ĉado, Sudano)
- Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj (Sauda Arabujo, Jemeno)
- Somaliaj montaraj kserofitaj duonarbaroj (Somalujo)
- Palearktiso
- Ĉeriveraj duonarbaroj de Centra Azio (Kazaĥujo)
- Montaraj kserofitaj duonarbaroj de centra Afganujo (Afganujo)
- Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato (Ĉado, Egiptujo, Libio, Sudano)
- Kserofitaj duonarbaroj de Baluĉistano (Afganujo, Pakistano)
- Kserofitaj duonarbaroj de Okcidenta Saharo (Alĝerio, Malio, Maŭritanio, Niĝerio)
- Kserofitaj duonarbaroj de Paropamiso (Afganujo)
- Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj (Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio)
- Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Alĝerio, Libio, Malio, Maŭritanio, Niĝero)
- Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj (Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano)
Notoj
redakti- ↑ Komparu : "duondezerto"
Eksteraj ligiloj
redakti- angle The UK Woodland Trust Arkivigite je 2008-11-12 per la retarkivo Wayback Machine