Ciperacoj
La ciperacoj[2] (latine Cyperaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo poaloj (Poales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 5800 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas cipero[2].
Ciperacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floro de Cyperus polystachyos
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
cipero Cyperus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Poales Small - poaloj
- Cyperaceae Juss. - ciperacoj
- Abildgaardia Vahl - abildgardio**
- Actinoschoenus Benth. - aktinoskeno
- Actinoscirpus (Ohwi) R.W. Haines & Lye - aktinoscirpo
- Afrotrilepis (Gilly) J. Raynal - afrotrilepido
- Alinula J. Raynal - alinulo
- Amphiscirpus Oteng-Yeb. - amfiscirpo
- Androtrichum (Brongn.) Brongn. - androtriko
- Arthrostylis R. Br. - artrostilido
- Ascolepis Nees ex Steud. - askolepido*
- Becquerelia Brongn. - bekerelio
- Bisboeckelera Kuntze - bisbekelero
- Blysmopsis Oteng-Yeb. - blismopso**
- Blysmus Panz. ex Schult. - blismo
- Bolboschoenoplectus - bolboskenoplekto
- Bolboschoenus (Asch.) Palla - bolboskeno
- Bulbostylis Kunth - bulbostilido
- Calyptrocarya Nees - kaliptrokario
- Capeobolus Browning - kapeoboluso
- Capitularina J. Kern - kapitularino
- Carex L. - karekso[5]
- Carpha Banks & Sol. ex R. Br. - karfo
- Caustis R. Br. - kaŭsto
- Cephalocarpus Nees - cefalokarpo
- Chaetocyperus Nees - ketocipero*
- Chorizandra R. Br. - korizandro
- Chrysitrix L. - krizitrikso
- Cladium P. Browne - kladio
- Cobresia - kobrezio
- Coleochloa Gilly - koleokloo
- Costularia C.B. Clarke - kostulario
- Courtoisina Soják - kurtuazino
- Crosslandia W. Fitzg. - kroslandio
- Cyathochaeta Nees in Lehm. - ciatoketo
- Cyathocoma Nees - ciatokomo
- Cymophyllus Mack. - cimofilo
- Cyperus L. - cipero[2]
- Cypringlea M.T. Strong - cipringleo
- Diplacrum R. Br. - diplakro
- Diplasia Rich. - diplaziao
- Dulichium Pers. - dulikio
- Eleocharis R. Br. - eleokarito[6]
- Epischoenus C.B. Clarke - episkeno
- Eriophorum L. - erioforo[7]
- Evandra R. Br. - evandro
- Everardia Ridl. - everardio
- Exocarya Benth. - ekzokario
- Ficinia Schrad. - ficinio
- Fimbristylis Vahl - fimbristilido
- Fuirena Rottb. - fuireno
- Gahnia J.R. Forst. & G. Forst. - ganio
- Gymnoschoenus Nees - gimnoskeno*
- Heleocharis - heleokarito
- Hellmuthia Steud. - helmutio
- Hypolytrum Pers. - hipolitro
- Isolepis R. Br. - izolepido[8]
- Karinia Reznicek & McVaugh - karinio
- Khaosokia D.A. Simpson, Chayam. & J. Parn. - kaosokio
- Kobresia Willd. - kobresio
- Koyamaea W.W. Thomas & Davidse - kojamao
- Kyllinga Rottb. - kilingo*
- Kyllingiella R.W. Haines & Lye - kilingielo**
- Lagenocarpus Nees - lagenokarpo
- Lepidosperma Labill. - lepidospermo
- Lepironia Pers. - lepironio
- Lipocarpha R. Br. - lipokarfo*
- Loxotrema Raf. - loksotremo
- Machaerina Vahl - makerino
- Mapania Aubl. - mapanio
- Mariscus Vahl - marisko*
- Mesomelaena Nees - mezomeleno
- Microdracoides Hua - mikrodrakoido
- Morelotia Gaudich. - morelotio
- Neesenbeckia Levyns - nesenbekio
- Nelmesia Van der Veken - nelmezio
- Nemum Desv. ex Ham. - nemo*
- Neoscirpus Y.N. Lee & Y.C. Oh - neoscirpo
- Oreobolopsis T. Koyama & Guagl. - oreobolopso
- Oreobolus R. Br. - oreoboluso
- Oxycaryum Nees - oksikario
- Paramapania Uittien - paramapanio
- Phylloscirpus C.B. Clarke - filoscirpo
- Pleurostachys Brongn. - pleŭrostakio
- Principina Uittien - principino
- Pseudoschoenus (C.B. Clarke) Oteng-Yeb. - pseŭdoskeno
- Psilocarya Torr. - psilokario*
- Ptilothrix K.L. Wilson - ptilotrikso
- Pycreus P. Beauv. - pikreo*
- Queenslandiella Domin - kvinslandielo
- Reedia F. Muell. - ridio
- Remirea Aubl. - remireo
- Rhynchocladium T. Koyama - rinkokladio
- Rhynchospora Vahl - rinkosporo
- Schoenoplectiella Lye - skenoplektielo
- Schoenoplectus (Rchb.) Palla - skenoplekto
- Schoenoxiphium Nees - skenoksifio
- Schoenus L. - skeno
- Scirpodendron Zipp. ex Kurz - scirpodendro
- Scirpoides Scheuchz. ex Seguier - scirpoido
- Scirpus L. - scirpo[9]
- Scleria P.J. Bergius - sklerio
- Sphaerocyperus Lye - sferocipero
- Stenophyllus Raf. - stenofilo*
- Sumatroscirpus Oteng-Yeb. - sumatroscirpo
- Tetraria P. Beauv. - tetrario
- Trachystylis S.T. Blake - trakistilido
- Trianoptiles Fenzl ex Endl. - trianoptilo
- Trichophorum Pers. - trikoforo
- Trichoschoenus J. Raynal - trikoskeno
- Tricostularia Nees ex Lehmann - trikostulario
- Trilepis Nees - trilepido
- Uncinia Pers. - uncinio
- Volkiella Merxm. & Czech - volkielo*
- Zameioscirpus Dhooge & Goetgh. - zamejoscirpo
- Cyperaceae Juss. - ciperacoj
- Poales Small - poaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj gravaj genroj kaj specioj:
- Cipero (Cyperus) el ciperacoj estas unu kaj plurjaraj herboj kun malgrandaj, ne okulfrapaj floroj, aranĝitaj en spikoj kaj pli grandaj infloreskoj.
- papiruscipero (Cyperus papyrus) estas plurjara herbo, alta plurajn metrojn. Ĝi kreskas en marĉoj, kun brak-dika tigo enhavante grandan, blankan medolon. Ĝi havas surpinte de tigo, fadenformajn foliojn kaj grandajn infloreskojn el florspiketoj. Ĝia rizomo manĝeblas, el la tigo oni faris ŝipetojn, flosojn ĉe la supra parto de Nilo kaj Lago Ĉad (papiruso nomiĝas la papereca skribmaterialo, preparite precipe en antikva Egiptio el la internaj tavoloj de papiruscipero.)
- Termigdalo (Cyperus esculentus) estas tropika herbo, kies rizomo formas stolonojn, kiuj pinte ŝvelas formante avelgrandajn tuberojn (unu planto povas havi pli ol 300–500 tuberojn), kiuj estas brunaj, bonodoraj, tre grasriĉaj kaj nutraj, manĝataj kiel krudaj aŭ rostitaj. Ĝi estas kulturata en mediteraneaj landoj kaj en tropikaj, subtropikaj landoj. (ankaŭ termigdalo nomiĝas la manĝebla tubero de la planto)
- Erioforo (Eriophorum) estas genro de marĉaj staŭdoj kun folioj kaj tigoj similaj al tiu de junko kaj kun floroj en pluraj spikoj sur sama tigo. La floroj havas harforman korolon, kiu post finflorado fariĝas longa, blanka silkeca lano.
- larĝfolia erioforo (Eriophorum latifolium)
- mallarĝfolia erioforo (Eriophorum angustifolium)
- vagina erioforo (Eriophorum vaginatum) kreskas en montaraj marĉoj
- Skirpo (Scirpus) estas unu kaj dujaraj eŭropaj herboj kun rondaj aŭ triangulecaj tigoj, pinte unu aŭ pluraj malgrandaj spikoj el floroj senkoloraj aŭ kun harsimila koroleto. Ĝi kreskas en marĉaj, akvaj lokoj. Kelkaj specioj estas ĝardene aŭ subvitre kultivataj. La torditaj tigoj de iuj specioj estas uzataj por fari sidmatojn de seĝojn.
- Karekso (Carex) estas specioriĉa genro (ĉ. 1400) de plurjaraj herboj kun pli-malpli triangulaj tigoj kaj graminecaj folioj: La diklinaj, spike aranĝitaj floroj estas en ĉiuj specioj monoikaj. Ĝi formas ofte tufojn kaj kreskas en malsekaj lokoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Cyperaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 cipero en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Cyperaceae ĉe The Plant List
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ karekso en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ eleokarito en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ erioforo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ izolepido en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ scirpo en PIV ĉe vortaro.net