Beachy Head
Beachy Head [prononco: biĉi hed] estas kreta klifo ĉe la Maniko apud la urbo Eastbourne en la provinco East Sussex. Ĝiaj koordinatoj estas 50° 44′ 14″ N 0° 15′ 00″ O / 50.73722 °N, 0.25000 °O (mapo)Koordinatoj: 50° 44′ 14″ N 0° 15′ 00″ O / 50.73722 °N, 0.25000 °O (mapo).
La klifo estas la plej alta kreta klifo en Britio – ĝi atingas 162 metrojn. Dum bonaj veterkondiĉoj oni povas vidi Francion.
La fama lumturo Belle Tout estas konstruita en 1831 kaj situas apud la klifbordo. Nuntempe ĝi estas privata domo. En 1999 oni translokigis ĝin 17 metrojn for de la klifbordo pro erozio.
Ĝi estis anstataŭigita per la pli nova lumturo konstruita en la maro.
Beachy Head estas fifama ĉar ĝi estas tre populara loko por memmortigo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Beachy Head turismo Arkivigite je 2005-02-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Oficiala retejo de Eastbourne angle
- Pri la translokigo de la lumturo angle