Alkaloido
La alkoloidoj estas organikaj kombinaĵoj de plantoj kun forta efiko je la besta organismo. Ili estas komplikaj, N-entenaj, bazaj, plej ofte venenaj materialoj.
La plimulto de la alkaloidoj estas senkolora, senodora, kristala materialo. Ili solviĝas en maldensa acido, tiel ili estas eltireblaj el la dispecigitaj partoplantoj per ili. Ili ne solviĝas en akvo.
Ankaŭ alkaloido estas la nebaza alkaloido de la pipro (piprino) kaj la neŭtrala (nevenena) kafeino en kafo.
La rolo de la alkaloidoj en la plantoj estas ankoraŭ esplorata, sed la plibonigoj rezultis plantojn senalkaloidajn, kio montras ilian malhaveblecon. La venenaj alkaloidoj eble servas kiel defendaĵoj kontraŭ herbovoraj bestoj.
Grupigo
redaktiLa alkaloidojn oni povas grupigi surbaze de:
- kemia strukturo
- aminoacido, kies derivaĵo ĉiam estas alkaloido
- plantoj kaj plantopartoj, kiuj entenas la alkaloidojn
Konataj alkaloidoj
redaktiKelkaj konataj alkaloidoj estas jenaj:
- Pirolizidinaj alkaloidoj
- akonitino de akonito
- amanitino de amanito
- Atropino de beladono, mandragoro
- Kinino de kinkono
- Kokaino de kokao
- Kodeino
- Kolĥicino de kolĥiko
- Efedrino
- Kafeino de kafo
- Lupenino de lupeno
- Heroino
- Meskalino
- Morfino el opio
- Ergometrino de ergoto
- Ergotamino de ergoto
- Nikotino de nikotiano
- Papaverino de papavo
- Solanino de Solanacoj
- Piprino de piproarbedo
- Skopolamino
- Striknino de strikno el Loganiacoj
- Teobromino de teo
- Teofilino de teo
- Johimbino
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.maturita.cz/referaty/referat.asp?id=5979
- http://www.jergym.hiedu.cz/~canovm/alkaloid/prirlatk/a2.html Arkivigite je 2003-09-24 per Archive.today
- http://www.giftpflanzen.com/giftklassen.html
- http://www.oci.unizh.ch/edu/lectures/material/OCV/Kap2/kap2.4.html Arkivigite je 2006-01-13 per la retarkivo Wayback Machine