1453 Fennia
1453 Fennia estas malgranda hela asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
1453 Fennia | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 1453 Fennia |
Aliaj nomoj | 1938 ED1 |
Nomita laŭ | Finnlando vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Yrjö Väisälä |
Dato de malkovro | 8-a de marto 1938 |
Loko de malkovro | Turku |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,792 Gm (1,897 AU) 275,725 Gm (1,843 AU) 291,859 Gm (1,951 AU) |
Discentreco | 0,0284 |
Meza anomaliangulo | 247,854° |
Klinangulo | 23,678° |
Periodo | 954,357 tagoj (2,613 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,62 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
7,128° |
Argum. de periapsido | 254,436° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 7.23 ± 0.4 km Ĉefa korpo: 6.96 ± 0.39 km |
Rotacia periodo | 0,1838 tago (4,4121 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,2494 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,83 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 8-an de marto 1938 de la finnlanda astronomo Yrjö Väisälä elde la Observatorio de Iso-Heikkilä en Turku. Ĝi estis sendepende remalkovrita la 23-an de marto de la rusa astronomo Grigorij Nikolajeviĉ Neujmin elde la Simeiza observatorio.
Nomo
redaktiĜia nomo, "Fennia" estis unu el la nomoj de Finnlando en latina lingvo.
Satelito
redaktiEn 2007, lummezuraj observoj de 1453 Fenio montris, ke ĝi havas sateliton. La satelito havas almenaŭ unu kvarono de la grando de 1453 Fenio mem (aŭ 1.95 ± 0.18 km de diametro) kaj orbitas, kun orbita duona grandakso de 15 km, en (22,99 ± 0,01) horoj, dum la centra korpo rotacias en 4,4121 horoj. La luma kurbo ankaŭ sugestas, ke 1453 Fennia havas proksimume sferan formon[1].
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (1453) Fennia paĝo de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1452 Hunnia | 1453 Fennia | 1454 Kalevala |