Asteroido

malgranda nekometa astro orbitanta stelon

Asteroido estas malgranda ĉiela korpo, kiu moviĝas ĉirkaŭ la Suno same kiel la planedoj – ĉefe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero, – sed ne estas kometo (vidu malsupre). Ĉar nur fine de la 1970-aj jaroj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno, ekzemple la transneptunaj objektoj, oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la interna Sunsistemo, kaj la esprimon planedeto al ĉiuj.

Asteroido
speco de astro vd
astronomia simbolo
astronomia simbolo
speco de astro
Astronomia simbolo vd
Fizikaj ecoj
vdr
La asteroido 243 Ida fotita de la kosmoesplorilo Galileo en aŭgusto 1993. Dekstre videblas eta luno de la planedeto.
Komparo de la grandoj de Vesta, Cereso kaj la tera Luno.

Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el ĉirkaŭsuna planedonaska nubo, kiuj ne kungluiĝis por formi planedojn. Multaj malgrandaj asteroidoj supozeble ekestis per kolizio inter pli grandaj, el kiuj unu aŭ ambaŭ diseriĝis. Komparu la malsuprajn priskribojn pri V-tipaj asteroidoj kaj la palasa familio.

La malsameco inter asteroidoj kaj kometoj nur baziĝas pri ilia aspekto: kometoj posedas klare videblan voston, konsistantan el gaselfluo (ekz. akva vaporo pro varmiĝo de glacio). Pro la granda malsimileco de la unuaj konataj asteroidoj disde kometoj, historie ekestis firma distingo inter la du konceptoj, kiujn nur ekde 2006 kunigas la komuna nomo "malgrandaj sunsistemaj objektoj", tiujare oficialigita de la Internacia Astronomia Unio. Jam okazis, pasintece, ke iuj objektoj klasitaj kiel asteroidoj ekŝprucigis voston, kaj tiel estis reklasitaj kiel kometoj.

El ĉirkaŭ unu miliono da konataj asteroidoj,[1] la plej granda nombro estas inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero, proksimume 2 ĝis 4 AU el la Suno, en regiono konata kiel la ĉefa asteroida zono. La totala maso de ĉiuj asteroidoj kombinita estas nur 3% de tiu de la Luno de la Tero. La plimulto de la ĉefa asteroida zono sekvas iom elipsajn, stabilajn orbitojn, revolue en la sama direkto kiel la Tero kaj postulante el tri ĝis ses jarojn por kompletigi kompletan ĉirkaŭon al la Suno.[2]

Terminaro

redakti

En 2006, la Internacia Astronomia Unio (IAU) enkondukis la nuntempe preferatan larĝan terminon "minoraj korpoj de la Sunsistemo", difinita por objektoj en la Sunsistemo kiu estas nek planedo, nek nana planedo, nek natura satelito; tii inkludas asteroidojn, kometojn, kaj pli ĵuse malkovritajn klasojn.[3] Laŭ la IAU, "la termino 'minora planedo' povas esti ankoraŭ uzata, sed ĝenerale oni preferu la uzadon de la esprimo 'minora korpo de la Sunsistemo'."[4]

Historie, la unua malkovrita asteroido, Cereso, estis dekomence konsiderita nova planedo. Cereso estas la plej granda asteroido kaj nun klasita kiel nana planedo. Ĉiuj aliaj asteroidoj estas nun klasitaj kiel "minoraj korpoj de la Sunsistemo" kun kometoj, centaŭroj kaj la pli malgrandaj trans-Neptunaj objektoj. Sekvis la malkovro de aliaj similaj korpoj, kiuj kiam eblis progresinta ekipaĵaro rezultis lumopunktoj kiel steloj, montrante malmultan aŭ nenian planedan diskon, kvankam tuj distingeblaj disde steloj pro sia ŝajna movado. Tio kondukis la astronomon Sir William Herschel proponi la terminon asteroido. Dum prelego,[5] Clifford Cunningham prezentis sian trovon, ke la vorto estis stampita de Charles Burney, Jr., filo de amiko de Herschel.[6][7] Ĝi estis stampita en greka lingvo kiel ἀστεροειδής, aŭ asteroeidēs, kun la signifo de 'stel-eca, stel-forma', kaj derivita el la antikva greka ἀστήρ astēr 'stelo, planedo'. Komence de la dua duono de la 19-a jarcento, la terminoj asteroido kaj planedo (ne ĉiam kvalifikita kiel "minora") estis ankoraŭ uzata interŝanĝe. Ekzemple, la Annual of Scientific Discovery: "Professor J. Watson has been awarded by the Paris Academy of Sciences, the astronomical prize, Lalande foundation, for the discovery of eight new asteroids in one year. The planet Lydia (No. 110), discovered by M. Borelly at the Marseilles Observatory [...] M. Borelly had previously discovered two planets bearing the numbers 91 and 99 in the system of asteroids revolving between Mars and Jupiter".[8] La Universal English Dictionary (John Craig, 1869) listigas la asteroidojn (kaj havigas ties prononcon) ĝis 64 Angelina, kun la difino "one of the recently-discovered planets" (unue el la ĵus malkovritaj planedoj). Tiam oftis anglalingvigi la literumadon de la nomoj, ekz. "Aglaia" por 47 Aglaja kaj "Atalanta" por 36 Atalante.

Tradicie, malgrandaj korpoj orbitantaj ĉirkaŭ la Suno estis klasitaj kiel kometoj, asteroidoj aŭ meteoroidoj, el kiuj neniu pli malgranda ol unumetra ricevis la nomon de meteoroido. La termino asteroido, neniam oficiale difinita,[9] povas esti neformale uzata por signifi "neregule formita rokokorpo orbitanta ĉirkaŭ la Suno kiu ne estas kvalifikita kiel planedo aŭ nana planedo laŭ la difinoj de la IAU".[10] La ĉefa diferenco inter asteroido kaj kometo estas ke kometo montras "komon" (voston) pro la sublimado de sia preskaŭ-surfacaj glacioj pro la suna radiado. Kelkaj malmultaj objektoj estis dekomence klasitaj kiel minoraj planedoj, sed poste montris pruvaron de kometa aktiveco. Inverse, kelkaj (eble ĉiuj) kometoj estas finfine senigitaj je siaj surfacaj volatilaj glacioj kaj iĝas asteroidecaj. Plia distingo estas ke kometoj tipe havas pli ekscentrajn orbitojn ol la plej multaj asteroidoj; tre ekscentraj asteroidoj estas verŝajne neaktivaj aŭ formortintaj kometoj.[11]

 
Asteroido 4179 Tutatiso estas eble danĝera objekto kiu pasis la teron en 2,3 lunaj distancoj.

Ankaŭ la minoraj planedoj preter la orbito de Jupitero estas foje nomitaj "asteroidoj", precipe en popularaj prezentoj. Ekzemple publika kuna retejo de NASAJPL asertas jenon:

 
 Ni inkluzivas Trojanojn (korpojn kaptitajn en la 4-a kaj 5-a Lagrange-punktoj de Jupitero), Centaŭrojn (korpoj en orbito inter Jupitero kaj Neptuno), kaj trans-neptunajn objektojn (orbitantajn preter Neptuno) en nia difino de "asteroido" kiel uzata en ĉi tiu retejo, kvankam ili povas pli ĝuste esti nomitaj "malgrandaj planedoj" anstataŭ asteroidaj planedoj.[12] 

Tamen, pli kaj pli iĝis pliiĝante ofta por la termino asteroido esti limigita al minoraj planedoj de la interno de la Sunsistemo.[13] Tiel, tiu artikolo limigis sin mem precipe al la klasikaj asteroidoj: objektoj de la asteroida zono, Jupiteraj Trojanoj kaj apud-teraj objektoj.

Dum preskaŭ du jarcentoj post la malkovro de Cereso en 1801, ĉiuj konataj asteroidoj pasigis la plej grandan parton de sia tempo ĉe aŭ ene de la orbito de Jupitero, kvankam kelkaj, kiel ekzemple 944 Hidalgo, enriskiĝis pli malproksimen por parto de sia orbito. Komencante en 1977 kun 2060 Chiron, astronomoj malkovris malgrandajn korpojn kiuj konstante restis pli for ol Jupitero, nuntempe nomitaj centaŭroj. En 1992, 15760 Albion estis malkovrita, kiel la unua objekto preter la orbito de Neptuno (krom Plutono); baldaŭ grandaj nombroj da similaj objektoj estis observitaj, nun nomitaj trans-neptunaj objektoj. Pli for estas Kuiper-zonaj objektoj, dis-diskaj objektoj, kaj la multe pli malproksima Oorta nubo, hipotezita kiel la ĉefrezervujo de dormantaj kometoj. Ili enloĝas la malvarmajn eksterajn atingojn de la Sunsistemo kie glacioj restas solidaj kaj komet-similaj korpoj elmontras malmulte da kometa agado; se centaŭroj aŭ trans-neptunaj objektoj enriskiĝos proksime al la Suno, iliaj volatilaj glacioj sublimus, kaj tradiciaj aliroj klasifikus ilin kiel kometojn.

La Kuiper-zonaj objektoj estas nomataj "objektoj" parte por eviti la neceson klasigi ilin kiel asteroidoj aŭ kometoj.[13] Oni supozas, ke ili estas ĉefe kometsimilaj laŭ komponado, kvankam kelkaj povas esti pli similaj al asteroidoj.[14] La plej multaj el ili ne havas la tre ekscentrajn orbitojn asociitajn kun kometoj, kaj tiuj ĝis nun malkovritaj estas pli grandaj ol tradiciaj kometkernoj. Aliaj lastatempaj observoj, kiel ekzemple la analizo de la kometa polvo kolektita per la Stardust-sondilo, ĉiam pli malklarigas la distingon inter kometoj kaj asteroidoj,[15] sugestante "kontinuumon inter asteroidoj kaj kometoj" anstataŭ akran disigan linion.[16]

En 2006, la IAU kreis la klason de nanoplanedoj por la plej grandaj minoraj planedoj - tiuj sufiĉe amasaj por iĝi elipsoidaj sub sia propra gravito. Nur la plej granda objekto en la asteroida zono estis metita en ĉi tiun kategorion: nome Cereso, je proksimume 975 km laŭlarĝe.[17][18]

Historio

redakti

La 1-an de januaro 1801 la itala astronomo Giuseppe Piazzi malkovris malgrandan, ne tre luman korpon, kiu orbitis la Sunon inter Marso kaj Jupitero. Ĝi ricevis la nomon Cereso, kaj oni tiam nomis ĝin planedeto (itale pianetino), poste kreis la nomon asteroido.

Tradicie, oni klasadis la malgrandajn ĉielkorpojn orbitantajn ĉirkaŭ la Suno kiel asteroidojn, kometojn aŭ – okaze de diametro malpli granda ol dek metroj – meteoroidojn.[19] Tamen la vorto "asteroido" ne havis precizan difinon, kaj ĝis 2006 la Internacia Astronomia Unio preferis la nomon planedeto. En 2006 oni enkondukis la novan kategorion de malgrandaj sunsistemaj objektoj, kiu inkluzivas la ĝistiamajn asteroidojn kaj kometojn. Laŭ tiu difino, la aro de malgrandaj sunsistemaj objektoj "inkluzivas la plejparton de la sunsistemaj asteroidoj, la plejparton de la transneptunaj ĉielobjektoj".[20]

Asteroidoj ofte havas planedosimilan orbiton, pli-malpli cirklan, dum kometoj ofte orbitas en elipsoj. Tiu orbita elipseco ebligas al ili konservi vaporiĝemajn substancojn dum granda parto de la tempo kaj evoluigi voston nur dum mallonga tempo, proksime de la Suno. Same, kiel asteroido povas evoluigi voston kaj iĝi kometoj (vidu supre), okazas, ke kometo per ofta proksimiĝo al la Suno perdas ĉion vaporiĝeman (akva glacio k. a.) kaj iĝas seka asteroido.

Klasado laŭ konsisto

redakti
 
253 Matildo, C-tipa.
 
951 Gaspro, S-tipa.

Asteroidoj estas inter si klasataj laŭ siaj optikaj spektroj, kiuj permesas konkludi pri la konsisto de iliaj surfacoj.

C-tipaj asteroidoj

redakti

Tre malhelaj asteroidoj, karbonecaj, kun albedo ĉirkaŭ 0,03, similaj al la meteorŝtonoj konataj kiel karbonecaj ĥondritoj. Iliaj kemiaj konsistoj similas tiun de Suno, escepte koncerne al hidrogeno, heliumo kaj vaporiĝemaj elementoj. Ilia spektro estas griz-blua. Ĉi-tiun kategorion anas 75 % el la konataj asteroidoj.

La elemento karbono, latine carbo, donis la nomon al ĉi tiu kategorio.

B-tipaj asteroidoj

redakti

Subklaso de la C-tipaj asteroidoj. Maloftaj, ili troviĝas en la ekstera parto de la asteroida zono kaj en la palasa familio. Ili diferencas de la C-tipaj per tio, ke ilia spektro montras malpli da sorbo en la ultraviola radiado, kaj ilia koloro estas pli blua ol ruĝa. Ilia albedo estas pli granda ol tiu de la C-tipaj.

Spektroskopia analizo supozigas, ke la surfaco de tiaj asteroidoj entenas anhidrajn silikatojn, hidratajn argilojn, organikajn polimerojn, magnetiton kaj sulfidojn.

D-tipaj asteroidoj

redakti

Tre malhelaj asteroidoj, kiuj aspektas iom ruĝaj, kaj entenas silikatojn, karbonon kaj eble akvoglacion. Tiajn asteroidojn oni trovas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono, kaj ili povus esti objektoj venintaj de la Kujper-zono.

S-tipaj asteroidoj

redakti

Asteroidoj de tipo silikata, sufiĉe helaj (albedo inter 0,10 kaj 0,22). Ili estas riĉaj je metaloj: fero, nikelo kaj magnezio. Ilia spektro plifortiĝas en la ruĝa koloro, simile al tiu de la ferŝtonaj meteoritoj.

17 % el la konataj asteroidoj estas S-tipaj.

La elemento silicio donis la nomon al ĉi tiu kategorio.

M-tipaj asteroidoj

redakti

Aliaj metalaj asteroidoj: ili konsistas el fera-nikela alojo kaj estas helaj (albedo 0,1 al 0,18).

Aliaj tipoj

redakti

Pli maloftaj estas asteroidoj de aliaj tipoj, kiujn oni iom post iom malkovras:

  • E-tipaj: entenantaj enstatiton
  • G-tipaj: diferencas de la C-tipaj per malsama sorbo de ultraviola lumo. Precipa reprezentanto estas 1 Ceres.
  • P-tipaj : spektro simila al tiu de la tipo "M", sed tre malhelaj kaj iom ruĝaj.
  • R-tipaj: kiuj aspektas ruĝaj
  • V-tipaj: kiujn oni supozas esti fragmentoj de 4 Vesta. Ili konsiste similas al S-tipaj asteroidoj, sed havas iom pli da piroksenoj. Vesta havas grandan frap-krateron de kolizio kun alia korpo, kaj el tiu kratero supozeble devenas la V-tipaj asteroidoj.

Klasado laŭ orbito

redakti

Orbitaj grupoj kaj familioj

redakti

Multajn asteroidojn oni dividas al familioj kaj grupoj laŭ ilia simila orbito. Familianoj estas tre proksimaj inter si kaj kutime rezultas el la disfalo de pli granda korpo, do ili havas similan konsiston. La anoj de grupoj pli vaste disiĝas inter si. Oni nomas grupon laŭ ĝia unue trovita membro (tiu kun la plej malalta numero) kaj numeras la grupanojn ene de la grupo.

Ekzemplo de asteroida familio estas la palasa familio, nomita laŭ 2 Pallas, el kiu la aliaj anoj supozeble estis elfrapitaj per kolizio.

Du klare identigeblaj grupoj de asteroidoj estas la trojaj asteroidoj en la jupitera orbito. Ili supozeble ne ekestis per kolizioj aŭ disfaloj, sed tie kolektiĝis pro la gravita stabileco de la punktoj de Lagrange.[21]

 
Tipaj terproksimaj asteroidoj.

Terproksimaj asteroidoj

redakti

Fine de la 20-a jarcento pligrandiĝis la intereso pri asteroidoj, kies orbito preskaŭ sekcas tiun de la Tero, tiel ke ili povus proksimiĝi al aŭ kolizii kun ĝi. Tiujn terproksimajn aŭ ter-renkontajn asteroidojn oni klasas laŭ la situo de iliaj orbitoj kompare al la tera orbito:

  • Amora asteroido orbitas tute eksteras la tera orbito, sed ĝia orbito povas tanĝi aŭ preskaŭ tanĝi la orbiton de Tero.
  • Apolona asteroido havas forte elipsan orbiton, kun granda duonakso de pli ol du AU kaj perihelio de malpli ol 1,017 AU.
  • Atona asteroido havas orbiton kun granda duonakso malpli longa ol 1 AU, sed per orbita discentreco ili povas proksimiĝi al Tero.

Ĉar la terrenkontaj asteroidoj proksimiĝas ne nur al Tero, sed foje ankaŭ al Marso aŭ Venuso, eblas subitaj ŝanĝoj de iliaj orbitoj.

Asteroida zono

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asteroida zono.
 
Ĉefzono asteroida inter orbitoj de Marso kaj Jupitero.

La asteroida zono, ankaŭ nomata la zono de planedetoj aŭ (kompare kun aliaj koncentriĝoj de planedetoj) la ĉefzono, estas kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero. Tie la plejparto de asteroidoj ĉirkaŭiras la sunon. La tuta regiono de la zono etendiĝas de ĉirkaŭ 2,0 ĝis 3,4 astronomiaj unuoj for de la Suno.

En la zono orbitas objektoj ekde malgrandaj, neregule formitaj pecetoj ĝis la plej granda konata asteroido (en 2006 klasita preskaŭplanedon) Cereso, kies diametro estas ĉirkaŭ 945 km kaj kies maso estas proksimume triono de la suma maso de ĉiuj ĉefzonaj asteroidoj. Krom la plej luma zonero 4 Vesta, nenio videblas per nudaj okuloj. La tuta maso de ĉiuj asteroidoj estas ĉirkaŭ 5% de la tera luno, proksimume triono de la preskaŭplanedo Plutono kaj egala kun Titanjo, la plej granda luno de Urano. Entute listigitaj nun estas pli ol 600 000 asteroidoj.

La konsisto de asteroidoj ne samas ĉie en la ĉefzono. En la centra areo (inter 2,0 ĝis 2,5 AU) dominas pli helaj objektoj el la spektraj klasoj E (albedo ĉirkaŭ 0,4) kaj S (albedo ĉirkaŭ 0,2), ankaŭ la V-klaso troviĝas tie. Tio estas silikataj, ŝtonecaj asteroidoj.

Ekde distanco de ĉirkaŭ 2,5 AU ĉefas karbonriĉaj asteroidoj el la spektra klaso C (albedo ĉirkaŭ 0,05). Ilia konsisto klare diferencas de la pli centraj asteroidoj de la ĉefzono: Ili originas el miksaĵo de glacio kaj ŝtono, kiuj nur ete varmiĝis. En la ekstera parto de la ĉefzono pli oftas objektoj de la spektraj klasoj D kaj P. Kvankam tiuj similas al la C-tipo, tamen en ilia historio ili ŝajne preskaŭ neniam varmiĝis, kaj tiel sur ilia surfaco ankoraŭ troviĝas glacio. Ju pli granda la distanco de la suno, des pli similaj estas la planedetoj al la prafruaj planedetoj el la tempo de la formiĝo de la sunsistemo.

Nomado

redakti

La Internacia Astronomia Unio interalie okupiĝas pri nomado de asteroidoj. Ĝis la 31-a de marto 2020, jam 22 023 asteroidoj ricevis nomon. Ĉi tiu kutimo, nomigi asteroidoj, permesas memorigi en la asteroida zono milojn da homoj el ĉiuj medioj de la vivo: komponistoj kiel Bach kaj Palestrina, kantistoj kiel Elvis kaj Piaf, sciencistoj kiel Godel, Einstein kaj von Neumann, astronomoj kiel Herschel kaj Olbers, pentristoj Kiel Renoir kaj Picasso, astronaŭtoj kaj eĉ famaj gimnazianoj. Ekzistas ankaŭ nomoj kiuj ne estas nomitaj laŭ homoj: ASCII, Namibio, Afriko, Apofiso, Linukso, Vikipedio kaj pli.

Grandaj kaj konataj asteroidoj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de asteroidoj.
 
La plej grandaj asteroidoj de la ĉefa zono (mankas 65 Cibelo, 451 Paciencio k 107 Kamilo).

Malbone konataj asteroidoj

redakti

Entute ekzistas pli ol 200 000 asteroidoj. Granda plimulto de ili estas memkompreneble malbone konata. Tial ne estas necesa, mencii je multaj mil artikoloj pri asteroidoj, ke ili estas malbone konataj. La skribo de po 14 literoj estas malŝparo de energio, storloko, tempo. Tial ni ne uzu tiujn senutilajn vortojn.

Esplorado

redakti

La plej multaj asteroidoj estas tro malproksimaj de Tero por esplori iliajn detalojn per surteraj aŭ orbitaj (Hubble) teleskopoj. La koloro de la reflektata lumo donas nur proksimumajn indikojn pri la konsisto de la surfaco. Radara esplorado permesas konkludi pri la proksimuma grandeco.

Kosmosondiloj celantaj eksterajn planedojn, ekz. Jupiteron, necese traflugas la ĉefan asteroidan zonon kaj povas esplori iujn asteroidojn de proksime. Ekzemple en 1991 kaj 1993 la sondilo Galileo preterflugis kaj studis la asteroidojn 951 Gaspro kaj 243 Ida, sendante fotojn de iliaj surfacoj kaj de Daktilo, natura satelito de Ida. Daktilo estis la unue trovita natura satelito de asteroido.

 
Detalaj bildoj de ok asteroidoj: 4 Vesta, 21 Luteco, 253 Mathilde, 243 Ida (kun Daktilo), 433 Eroso, 951 Gaspro, 2867 Šteins, 25143 Itokawa.

En 1997 la sondilo NEAR Shoemaker, dediĉita al la esplorado de asteroidoj, fotis 253 Matildo kaj tiam pluiris por studi la asteroidon 433 Eroso, orbitante ĝin dum ĉirkaŭ unu jaro kaj fine surgrundiĝante sur ĝi je la 12-a de februaro 2001. Matildo estas ĉefa-zona, Eroso estas ter-proksima asteroido.

En septembro 2005 la japana sondilo Hajabusa studis 25143 Itokawa kaj sukcesis reporti grund-specimenon al Tero.

La eŭropa sondilo Rosetta en 2008 preterpase studis 2867 Šteins kaj en 2010 21 Luteco. En julio 2011 la usona sondilo Dawn studis 4 Vesta, la plej grandan el la ĝis nun detale fotitaj asteroidoj ; en 2015 ĝi atingis 1 Ceres.

Vortouzo en Esperanto

redakti

Ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido", kiel ekzemple "He! ĉu vi loĝas sur asteroido?" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, kaj ne atentas sian ĉirkaŭaĵon; ankaŭ pri homoj havantaj ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estantajn for de la mondo). Tiu ĉi kaj aliaj esprimoj devenas de la ĉefrolulo de la rakonto La Eta Princo.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. "Asteroids". NASA Solar System Exploration. Alirita la 29an de Marto 2022.
  2. "Asteroids (from the NEAR press kit)". nssdc.gsfc.nasa.gov. Alirita la 29an de Marto 2022.
  3. Resolution B5 Definition of a Planet in the Solar System. The Minor Planet Center. Arkivita el la originalo je 2022-10-09. Alirita 30a de Aprilo 2022 . “All other objects (These currently include most of the Solar System asteroids, most Trans-Neptunian Objects (TNOs), comets, and other small bodies.), except satellites, orbiting the Sun shall be referred to collectively as "Small Solar System Bodies".”.
  4. Pluto. International Astrophysical Union.
  5. HADII Abstracts. HAD Meeting with DPS. Denver, CO. Oktobro 2013. Arkivita el la originalo la 1an de Septembro 2014. Alirita la 14an de Oktobro 2013.
  6. Nolin, Robert, "Local expert reveals who really coined the word 'asteroid'", 8a de Oktobro 2013.
  7. . Who really invented the word 'Asteroid' for space rocks? (10a de Januaro 2011). Alirita 10a de Oktobro 2013 .
  8. (1871) Annual of Scientific Discovery.
  9. (2002) Asteroids III. Tucson: University of Arizona Press. ISBN 978-0-8165-4651-0. “Since no formal definitions of comets and asteroids exist...”.
  10. Harris, Alan W.. (2011) “Asteroid”, Encyclopedia of Astrobiology, p. 102–112. doi:10.1007/978-3-642-11274-4_116. ISBN 978-3-642-11271-3.
  11. Evolution of Comets into Asteroids. Southwest Research Institute (2002). Arkivita el la originalo je 2022-10-09. Alirita 3a de Aŭgusto 2010 .
  12. Asteroids. Jet Propulsion Laboratory. Arkivita el la originalo je 14a de Junio 2006. Alirita 8a de Decembro 2021 .
  13. 13,0 13,1 Are Kuiper Belt objects asteroids?. Cornell University. Arkivita el la originalo je 3a de Januaro 2009.
  14. . Asteroids and Comets. NASA. Arkivita el la originalo je 25a de Septembro 2008.
  15. Comet dust seems more 'asteroidy'. Scientific American (audio podcast). 25a de Januaro 2008.
  16. "Comet samples are surprisingly asteroid-like". New Scientist. 24a de Januaro 2008.
  17. Pluto and the Developing Landscape of Our Solar System. Alirita 2022-04-13 .
  18. Exploration: Ceres (26a de Junio 2019). Alirita 12a de Aprilo 2022 .
  19. Beech, M. (September 1995). “On the Definition of the Term Meteoroid”, Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society 36 (3), p. 281–284. Alirita 2006-08-31.. 
  20. The Final IAU Resolution on the definition of "planet" ready for voting Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (IAU)
  21. Jewitt, David C.; Sheppard, Scott; Porco, Carolyn (2004). "Jupiter's outer satellites and Trojans" (PDF). En Bagenal, Fran; Dowling, Timothy E.; McKinnon, William B. (eldonistoj). Jupiter: The Planet, Satellites and Magnetosphere. Cambridge University Press. Arkivita (PDF) el la originalo en 9a de Oktobro 2022.

Bibliografio

redakti
  • Azadmanesh, M.; Roshanian, J.; Hassanalian, M. (2023). "On the importance of studying asteroids: A comprehensive review". Progress in Aerospace Sciences. 142: 100957. doi:10.1016/j.paerosci.2023.100957.
  • Badescu, Viorel, eld. (2013). Asteroids : prospective energy and material resources. Berlin: Springer. Bibcode:2013aste.book.....B. doi:10.1007/978-3-642-39244-3. ISBN 978-3-642-39244-3.
  • Barnes-Svarney, Patricia L. (2003). Asteroid : Earth destroyer or New Frontier?. Cambridge, Mass.: Basic Books. ISBN 978-0-7382-0885-5.
  • Binzel, Richard P.; Gehrels, Tom; Matthews, Mildred Shapley, eld. (1989). Asteroids II. Tucson: University of Arizona Press. ISBN 978-0-8165-1123-5.
  • Bottke, William F.; Cellino, Alberto; Paolicchi, Paolo; Binzel, Richard P., eld. (2002). Asteroids III. Tucson: University of Arizona Press. ISBN 978-0-8165-4651-0.
  • Kowal, Charles T. (1996). Asteroids : their nature and utilization (2a eld.). Chichester, England: J. Wiley. ISBN 978-0-471-96039-3.
  • Metzger, Philip T.; Sykes, Mark V.; Stern, Alan; Runyon, Kirby (Februaro 2019). "The Reclassification of Asteroids from Planets to Non-Planets". Icarus. 319: 21–32. arXiv:1805.04115. Bibcode:2019Icar..319...21M. doi:10.1016/j.icarus.2018.08.026. S2CID 119206487.
  • Michel, Patrick; DeMeo, Francesca E.; Bottke, William F., eld. (2015). Asteroids IV. Houston: Lunar and Planetary Institute. ISBN 978-0-8165-3218-6.
  • Peebles, Curtis (2000). Asteroids: A History. Washington,DC: Smithsonian Institution Press. ISBN 978-1-56098-389-7.
  • Andrew S. Rivkin. (2009) Asteroids, comets, and dwarf planets, Greenwood guides to the universe. Inkludas bibliografiajn referencojn kaj indekson (angle). Santa Barbara (Kalifornio): Greenwood Press, p. 206 j. ISBN 978-0-313-34432-9 (papera), 978-0-313-34433-6 (e-libro).

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asteroid en la angla Vikipedio.