Caleta de Sebo
Caleta del Sebo estas loĝloko sur la insulo La Graciosa, kiu apartenas al la aŭtonoma komunumo de Kanarioj en Hispanio. Laŭ la Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio, en 2017 en la loĝloko vivis 748 loĝantoj. La loko situas je la marbordo ĉe la parto sudorienta de la insulo, je 1,2 kilometroj de la insulo Lanzarote. Caleta del Sebo estas la ĉefa loĝloka kerno de La Graciosa, la plej granda insulo de la insularo Chinijo. Pro tio, Caleta del Sebo konsideratas la "fakta" ĉefurbo de La Graciosa. Malgraŭ tiu elstareco, la loĝloko kaj la tuta insulo La Graciosa, kiu ekde novembro 2018 oficiale nomatas la "oka insulo de la Kanarioj", ne estas administre sendependa, sed apartenas al la komunumo Teguise, kies plej granda parto konsistigas la nordan parton de la najbara insulo Lanzarote.
Caleta de Sebo | |||
---|---|---|---|
loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Regiono | aŭtonoma komunumo de Kanarioj | ||
Provinco | provinco La Palmoj | ||
Distrikto | insulo La Graciosa (Ĉiniĥa Insularo) | ||
Komunumo | Teguise (Lanzarote) | ||
Poŝtkodo | 35540 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 14′ N, 13° 30′ U (mapo)29.231388888889-13.501944444444Koordinatoj: 29° 14′ N, 13° 30′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Caleta del Sebo [+] | |||
Iuj fotaj impresoj
redakti-
plaĝo proksime al la haveno Caleta
-
haveno
-
loĝlokaj domoj
-
strateto de Caleta de Sebo kun la insulo de Lanzarote fone