Taleso el Mileto (Antikva greka lingvo: Θαλῆς, Thales), la patro de filozofio, naskiĝis en la ionia greka urbo de Mileto, en Ionio, ĉirkaŭ la jaro 640 a.K. Li tre interesiĝis pri matematiko, geometrio, astronomio, politiko, kaj komerco. Li prognozis precize sunan eklipson la 28-an de majo, 585 a.K.
|
| « La tempo estas la plej saĝa el ĉiuj aferoj; ĉar ĝi lumigas ĉion. » | | « Σοφώτατον χρόνο • ἀνευρίσκει γὰρ πάντα. » |
|
|
| « Evitu fari tion pri kio vi kulpigus aliajn. » | | « Ἐὰν ἃ τοῖς ἄλλοις ἐπιτιμῶμεν, αὐτοὶ μὴ δρῶμεν » |
|
|
| « Konu vin mem.
- Variaĵo: La plej malfacila afero en la vivo estas koni vin mem. »
| | « Γνῶθι σαυτόν » |
|
|
| « Espero estas la sola bono komuna al ĉiuj homoj; tiuj, kiuj havas nenion alian, ankoraŭ posedas esperon. » |
|
|
| « La instruisto Taleso produktis la unuajn geometristojn, same kiel la pensulo Taleso fondis la unuan geometrion inda je tiu nomo. » | — Tobias Dantzig |
|
|
| « Taleso, iniciatinto de tiu tipo de filozofio, diras ke la principo estas la akvo (pro tio li asertas ke ankaŭ la tero flosas sur la akvo) certe konvinktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la vermo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvinkita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan naturon, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj. » | — Aristotelo |
|