« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono. »
« [pri Vladimir Putin] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la faŝismaj eksperimentoj en Italio: la ekstreme aŭtoritata (sed ne totalisma), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca oliĝarĥio, sekvanta ideologion, bazitan sur apenaŭ maskita troigita ŝovinismo. »
«Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
«Faŝismo estis alvokita por kuraci la vunditan nacian orgojlon per fanfaronaj sloganoj kaj foriti indignon de la amasoj de ĝia vera direkto; kaj samtempe faŝismo deziris transformi Italion en pli modernan industrian ŝtategon. Faŝismo fiaskis, ne realiginte siajn celojn, ĉar ĝi neniam serioze provis solvi aktualajn ekonomiajn kaj socialajn problemojn de Italio. »
« La aliaj vivas en la stato de ĉagrena simulado, Italio ja, se eblas diri, vivas en la stato de la ĝoja simulado. Ĉi tie leĝo jam cedis — kaj eble cedadis ĉiam — sian lokon al la ludo kaj ludreguloj. »