Irano estas lando en Mezoriento.
|
| « Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Estis ankaŭ la alia kaŭzo, pro kiu la moskeoj havis relativan liberecon. Ĉiuj usonanoj, gvidantaj la ŝahon (el kio por la monarko sekvos nur malfeliĉoj, ĉar ili ne konis Iranon kaj ne komprenis ĝis la fino, kio okazas tie), opiniadis, ke unu sola malamiko de Mohamed Rezo estas la komunistoj el la partio Tudeh. Do, kontraŭ ĉiuj komunistoj sin turnis la persekutado de Savak. Kaj ili ne trovis multajn komunistojn tiutempe, ili estis amase forbuĉitaj, pereis aŭ vivis eksterlande. La reĝimo okupiĝis pri la persekutado de la realaj kaj imagitaj komunistoj tiel fervore, ke ĝi ne vidis potencon, kiu elkreskis aliloke kaj sub aliaj sloganoj, kiu faligos la diktatoran regadon. » | — Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho |
|