Vokalizo (de konsonanta skribo)
En kelkaj okazoj (ekz‑e dum lingvolernado) oni kompletigas konsonantan skribon per kromsignoj indikantaj vokalojn; alivorte, oni tiel vokalizas la skribon (ĝin provizas je la vokaloj). Fakte tia vokalizita skribo iĝas plena konsonanta-vokala skribo.
La utilo de vokalizo dum lingvolernado estas ŝuldata al tio, ke por ĝuste voĉlegi vorton en konsonanta skribo necesas scii la koncernan leksikon kaj la kuntekston. Pruve oni povas provi legi senvokalan tekstopecon en Esperanto: vkpd ’sts lbr ’ncklpd rdktbl d ĉj. Se oni scipovas Esperanton, oni eble komprenos, ke tio signifas «Vikipedio estas libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj». Sed se oni ne scias la lingvon, tio apenaŭ eblas.
Aliflanke, estas facile skribi per nuraj konsonantoj.
Fakte por la ŝemidaj lingvoj la afero estas iom pli facila. Tie la radikojn formas la konsonantoj, kaj la vokaloj funkcias plejparte kiel fleksiiloj aŭ sufiksoj; tial pli ĝusta analogio Esperanta estus mallongigo senfleksiila: «Vikiped. est. liber. encikloped. redakteb. de ĉ.». Sed ankaŭ por kompreni ĉi tion necesas scii la lingvon.
Tiu konsidero tamen ne validas por la neŝemidaj lingvoj uzantaj la araban skribon (ekz‑e la persa, la ujgura ktp). Kaj eĉ hebree pure konsonanta skribo povas esti ambigua; ekz-e חלב (t.e. ĤLV) povas esti «lakto» חָלָב [ĥalav] aŭ «graso» חֵלֶב [ĥelēv].