Tupolev Tu-95
Aspekto
Tupoljev Tu-95 Bear | ||
---|---|---|
Priskribo | ||
Tasko | ĉasaviadilo, misilportilo (Tu-95), mararmea aviadilo (Tu-142) | |
Skipo | 8 personoj | |
Mezuroj | ||
Longo | 48 m | |
Enverguro | 51 m | |
Alto | 12,5 m | |
Flugila surfaco | 283,7 m² | |
Maso | ||
Malplene | 71 000 kg | |
Maksimume | 182 000 kg | |
Pelilo | ||
Tipo | Kvar NK-12 aerhelicaj gasturbinoj | |
Povumo | 9200 kW (12 500 ĈP) | |
Kapabloj | ||
Rapido | 925 km/h | |
Atingopovo | 7600 km (Tu-95), 3650 km (Tu-142) | |
Flugpinto | 12 000 m | |
Armilo | ||
Memdefendaj armiloj | 2-6 ekz. 23 mm-aj AM–23 aŭ GS–23 maŝinpafilo (pare) | |
Ĉefarmiloj | 12 000 kg da aerbomboj aŭ torpedoj, aŭ 2 H-22 robotaviadiloj, aŭ 6/16 ekz. H-55 robotavidiloj |
La Tupolev Tu–95 (NATO raportnomo: Bear) estas strategia bombavidilo, evoluigita en la Sovetunio. Ĝi estas uzata per diversa ekipaĵo, en diversaj taskoj. La Tu–95 estas uzata ĉefe kiel misilporta malpeza bombaviadilo, la versio Tu-142 kiel mararmea aviadilo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia evoluigo komenciĝis komence de la 1950-aj jaroj, post eko de la seria produktado de Tu–4. Oni uzis aerhelican gasturbinon, kiu donis la necesan povumon kaj atingopovon (10 000). La prototipo ekflugis en 1952, la seria produktado ekis en 1956.
La Tu-95 uzas aerarmeo/mararmeo de Rusio kaj Barato. Post disfalo de Sovetunio, Ukrainio heredis 27 ekz. Tu-95, sed oni malmuntis ilin per financa helpo de Usono.