Brita pundo
valuto • pundo | |
---|---|
Ŝtato: | Unuiĝinta Reĝlando |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | GBP |
Mallongigo: | |
La Brita pundo estas la monunuo de Britio.
La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la nombron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".
Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens aŭ penc]). En la kimra lingvo la mallongigo estas (minuskla) c (kimre ceiniog).
Monbiletoj
[redakti | redakti fonton]Monbiletoj ekzistas en valoro de £ 5, £ 10, £ 20 kaj £ 50. La naciaj bankoj de Skotlando kaj Nord-Irlando eldonas siajn proprajn bankbiletojn, sed ili teorie ne estas laŭleĝaj pagiloj.
Moneroj
[redakti | redakti fonton]Moneroj ekzistas en valoro de 1 p, 2 p, 5 p, 10 p, 20 p, 50 p, £ 1 kaj £ 2. Ankaŭ moneroj de 25 p kaj £ 5 stampiĝas, ĉefe okaze de memorfestaĵoj, kaj ili estas laŭleĝaj pagiloj. La moneroj de 20 p kaj la 50 p estas rimarkindaj, havantaj 7 kurbajn flankojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (angle) Bildoj de preskaŭ ĉiuj britaj moneroj.
- (angle) (germane) Heiko Otto: Monbileto de Britio. Alirita 2016-12-06 .
- (angle) (germane) Heiko Otto: Sterlinga pundo de Skotlando. Alirita 2016-12-06 .
- (angle) (germane) Heiko Otto: Sterlinga pundo de Nord-Irlando. Alirita 2016-12-06 .