Saltu al enhavo

Stacidomo Reĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacidomo Reĝa Kruco
Originala nomo King's Cross railway station
stacidoma fasado
stacidoma fasado
fervoja stacidomokapostacio • stacio sur tera surfaco
Situo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Loko Londono
Geografia situo 51° 31′ 51″ N, 0° 7′ 24″ U (mapo)51.530715439778-0.12326796829123Koordinatoj: 51° 31′ 51″ N, 0° 7′ 24″ U (mapo)
Stacidomo Reĝa Kruco (Granda Londono)
Stacidomo Reĝa Kruco (Granda Londono)
DEC
Stacidomo Reĝa Kruco
Situo de Stacidomo Reĝa Kruco
Map
Stacidomo Reĝa Kruco
Ecoj
Kajoj 11 (numerigitaj 0 ĝis 10)
Historio
Malfermo 1852
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Network Rail
Kodo UIC 70612101
vdr

La Stacidomo Reĝa Kruco (angle King's Cross railway station) estas unu el la plej gravaj kaj unu el la internacie plej konataj fervojaj stacioj de Londono. La Stacidomo Sankta Pankracio (angle St Pancras railway station) estas unu el la plej gravaj fervojaj stacioj de Londono, Anglio. Ĝi situas en la urbodistrikto Camden Town de nordokcidenta centra Londono, unu el la 34 ĉefaj centroj en Granda Londono, 4 kilometrojn norde de Charing Cross. Tuj okcidente najbaras la Stacidomo Sankta Pankracio (angle St Pancras railway station). La stacidomo King's Cross malfermiĝis en 1852 kaj disponas pri 11 kajoj, numerigitaj 0 ĝis 10.

La stacio estas la finstacio de fervojaj linioj de la nordoriento de Anglio kaj la oriento de Skotlando. Ĉi tie veturas trajnoj ktp. al Kembriĝo, Jorko, Durham, Novkastelo kaj Edinburgo. Sub la stacio estas la disvastiĝanta metrostacio King's Cross St. Pancras, kie kruciĝas ses linioj de la metroo de Londono.

Al la internacia konateco sendube kontribuas la fakto, ke la stacidomo estas grava scenejo de ĉiu el la sep romanoj kaj ok filmoj pri Harry Potter: ĉiujare post la someraj ferioj laŭ la rakontoj sorĉistaj lernejanoj kolektiĝas en sekreta kajo "9 3/4", por de tie per historia vaporlokomotiva trajno kune veturi norden al la mistera sorĉista lernejo Hogwarts.