Andamana serpentaglo
Aspekto
(Alidirektita el Spilornis elgini)
Andamana serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Andamana serpentaglo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spilornis elgini (Blyth, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Andamana serpentaglo (Spilornis elgini) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas endemia de la insuloj Andamanoj de Barato.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj ĉe mangrovarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Ĝi estas tre malhela serpentaglo preskaŭ nigreca kun tre kontrastaj flavaj nuda vizaĝohaŭtaĵo kaj kruroj. La subaj partoj estas tre ornamitaj je blankaj punktoj. La vosto montras larĝajn blankanigrajn striojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Spilornis elgini[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de julio 2007.
|