Provinco Castelló
Aspekto
(Alidirektita el Provinco Castellón)
Provinco Castelló | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Ĉefaj urboj de la provinco Kasteljono | |||
Blazono | |||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Castelló | ||
- koordinatoj | 40° N, 0° U (mapo)40.166666666667-0.16666666666666Koordinatoj: 40° N, 0° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Penyagolosa [+] | ||
Akvokolektejo | 6 632 km² (663 200 ha) [+] | ||
Areo | 6 632 km² (663 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 587 064 [+] (2021) | ||
Denseco | 88,52 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 12 [+] | ||
Provinco Castelló | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Castellón [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Kasteljono aŭ provinco Kastelono (katalune provinco Castelló, hispane provinco Castellón) estas provinco de la oriento de Hispanio. Ĝi situas en la plej norda parto de Valencilando kaj ties ĉefurbo estas Castellón de la Plana aŭ Castelló. Ĝi havas 582 327 loĝantojn (INE 2015) kaj totalon de 135 municipoj.
Situa en la oriento de la Iberia Duoninsulo, limas kun la Mediteranea Maro oriente, kaj kun la provincoj Taragono nordoriente, Teruelo okcidente kaj Valencio sude. Ties marbordo ricevas la turisman nomon Marbordo de la Citronfloro.