Episkopujo Verden
Aspekto
(Alidirektita el Princepiskopujo Verden)
Episkopujo Verden | |
---|---|
Episkoplando | |
duklando, Princepiskoplando [+] | |
Lando | Francio |
La historia ŝtato Verden (kun la samnoma centra urbo Verden) troviĝis norde de la mezo de nuna Malsupra Saksujo kaj estis komence la teritoria posedaĵo de la episkopujo Verden. Tiaforme gi ekzistis ĝis 1648. La teritorio, kiun la episkopoj kaj la katedrala kapitulo administris, ne estis kongrua kun la regiono de la eklezia episkopujo, sed ampleksis nur parton de tiu. Ĝi nomiĝis tiutempe la nomon Princepiskoplando Verden, germane Hochstift Verden aŭ Fürstbistum Verden.[1] Kadre de la Vestfalia Paco en 1648 ĝi estis sekularigita al Duklando Verden.