El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pagodo Liàodí (en ĉina 料敵塔 aŭ 料敌塔, Liàodí Tǎ aŭ Liaoti T'a) de la bikŝuejo Kaīyuán-sì, en Changde, provinco Hebejo, Ĉinio, estas la ĉina pagodo antaŭmoderna plej alta konservita, kaj la pagodo el briko plej alta de la mondo, konstruita en la 11a jarcento dum la Dinastio Song (960-1279). Ĝi havas alton de 84 m, kaj estas apogita sur granda platformo de bazo okangula. Post ties finigo en 1055, la Pagodo Liaodi superpasis la alton de la antaŭa pagodo plej alta de Ĉinio kiu estas konservata, nome la pagodo centra el la Tri Pagodoj konstruita dum la Dinastio Tang, kun alto de 69,13 m. La pagodo plej alta de la ĉina historio antaŭmoderna estis pagodo el ligno de 100 m situanta en Ĉangan konstruita en 611 de la imperiestro Sui Jangdi, sed tiu strukturo jam ne plu staras.[1]
- Benn, Charles (2002). China's Golden Age: Everyday Life in the Tang Dynasty. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-517665-0.
- Steinhardt, Nancy Shatzman (1997). Liao Architecture. Honolulu: University of Hawaii Press.
- Xu Xiaoying, ed. Zhongguo Guta Zaoxing. Beijing: Chinese Forest Press, 2007.