Saltu al enhavo

Namdev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Namadéva)
Namdev
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1270 (1270-01-01)
en Maharaŝtro
Morto 1-an de januaro 1350 (1350-01-01) (80-jaraĝa)
en Pandharpur
Lingvoj marata
Ŝtataneco Hoysala Empire (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

NamdevNamadéva, ĉirkaŭ  26a de oktobro 1270 – ĉirkaŭ  3a de julio 1350) estis hindia poeto kaj sanktulo el Narsi, Hingoli, Maharaŝtro, Barato, kiu estis grava por la sekto Varkari de Hinduismo. La verkoj de Bhagat Namdev estis ankaŭ agnoskitaj de la Guruoj de Sikismo kaj estas inkluditaj ankaŭ en la sankta libro de Sikismo, nome la Sri Guru Granth Sahib.[1] Namdev adoris Vithoba, unu el la multaj formoj de Senjoro Viŝnu sed Ronald Stuart McGregor asertas, ke en la pli ampleksa kunteksto de Rama, Namdev ne referencas al la heroo priskribita en la Hindua eposo Ramajano, sed al panteisma Lasta Estaĵo.[2]

La detaloj de la vivo de Namdev ne estas klara. Li estis celo de multaj miraklo-plenaj hagiografioj komponitaj jarcentojn post lia morto. Fakuloj trovas tiujn biografiojn nekonsistentaj kaj kontraŭdiraj.[3][4]

Namdev estis influitaj de Viŝnuismo kaj iĝis amplekse konata en Barato pro siaj devotecaj kantoj por muziko (bhajan-kirtans). Lia filozofio enhavas kaj nirguna kaj saguna nome brahmaj elementoj, kun monismaj temoj.[5] La heredo de Namdev estas memorata en modernaj epokoj en la Varkari tradicio, kun tiuj de aliaj guruoj, kaj homamasoj kunvenas ĉiun duan jaron por pilgrimado al Pandharpur en suda Maharaŝtro.[6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sant Singh Khalsa. (2007) Sri Guru Granth Sahib: English Translation of Sri Guru Granth Sahib. Arizona: Hand Made Books (Mandeep Singh), p. 67.
  2. McGregor (1984), p. 41
  3. Winand Callewaert (2003), Pilgrims, Patrons, and Place: Localizing Sanctity in Asian Religions (Eldonistoj: Phyllis Granoff kaj Koichi Shinohara), University of British Columbia Press, ISBN 978-0774810395, p. 205
  4. Callewaert (1989), pp. 11-12; vidu ankaŭ pp. 14-20 por ekzemploj de biografiaj nekongruaĵoj inter manuskriptoj.
  5. McGregor (1984), p. 39
  6. Iwao (1988), p. 186
  7. Novetzke (2013), pp. 83-84

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]