Monto Rainier
Rainier | ||
---|---|---|
monto • sankta monto • stratovulkano | ||
Alteco: | 4 392 metroj super maro | |
Situo: | Vaŝingtonio, Usono | |
Montaro: | Kaskadaj montoj | |
Geografia situo | 46° 52′ N, 121° 45′ U (mapo)46.866666666667-121.75833333333Koordinatoj: 46° 52′ N, 121° 45′ U (mapo) | |
| ||
Tipo: | stratovulkano | |
Lasta erupcio: | 1825 | |
Monto Rainier (ofte esperantigita kiel Monto Rajnero aŭ Monto Rajnera) estas tavola vulkano kaj centro de la Nacia Parko Mount Rainier, 87 kilometrojn sudoriente de Seattle en la kantono Pierce de la subŝtato Vaŝingtonio en Usono.
Ĝia pinto altas 4 395 metrojn, tiel ĝi estas la plej alta pinto de la Kaskada Montaro. Oni nomis ĝin pli frue Tahoma aŭ Tacoma, el la pujalupa vorto tacobet. En la lingvo de la praloĝantoj, ĝia nomo signifas Granda Monto, Neĝopinto aŭ „Loko, de kie la akvo fontas“ (Patrino de la akvo).
Ĝia grimpado estas malfacila, pro tio ofte mortas tie montogrimpantoj. Super 1 800 metroj, la monto estas glaĉerkovrita, tiel ĝi konvenas por vintraj sportoj. La kratera rando estas senglacia pro la vulkana varmo.
La plej malnova lafo de la vulkano aĝas 500.000 jarojn. La plej lasta erupcio okazis inter 1820 kaj 1854.
La sekvaj riveroj fontas sur la monto: riveroj White, Carbon, Puyallup, Nisqually kaj rivero Cowlitz.
La Nacia Parko fondiĝis en 1899, kiel kvina Nacia parko de Usono.