Meillerie
Meillerie | |
---|---|
Urbeto Meillerie vidata de Lago Lemano
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Rodano-Alpoj |
Departemento | Haute-Savoie |
Arondismento | Arondismento de Thonon-les-Bains |
Kantono | Kantono de Évian-les-Bains |
Komunumaro | Komuneco de komunumoj de lando de Évian |
INSEE kodo | 74175 [+] |
Poŝtkodo | 74500 |
Retpaĝaro | http://www.meillerie.com/ |
Demografio | |
Loĝantaro | 312 (2021) [+] |
Loĝdenso | 80 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°24′25″N 6°43′05″O / 46.40694°N, 6.71806°O (mapo) Koordinatoj: 46°24′25″N 6°43′05″O / 46.40694°N, 6.71806°O (mapo) |
Alto | De 372 m al 1000 m |
Areo | 3,91 km² ( 391 ha) [+] |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 24′ 22″ Nordo 6° 43′ 38″ Oriento / 46.406025 °N, 6.727109 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Meillerie [+] | |
Meillerie estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 312 loĝantoj.
Ĝi situas sur la suda bordo de Lago Lemano, ĉirkaŭ 19 km oriente de Thonon-les-Bains kaj 7 km okcidente de Saint-Gingolph kaj la svisa landlimo. Esta kruta bordo: Monto Mont Chalon, ĝia kulmino ĉe 1058 m de alteco, estas proksima de la bordo de 1 km.
Trafluas ĝin tri rojoj nomataj Ruisseau de la Corne, Ruisseau des Étalins kaj Ruisseau de Locum, kiu markas ĝian limon kun Sain-Gingolph.
La komunumo estis disigata de Thollon-les-Mémises en 1860. Ĝi entenas la vilaĝojn Les Plantés kaj Le Locum.
Inter 1800 kaj 1939, la ŝton-elfosejoj de Meillerie produktis entute 200 000 m3 da ŝtono, per kiuj estis konstruataj plejparte de la monumentoj de Ĝenevo kaj Laŭzano. En 1860, la ŝtonoj estis la plej transportata varo sur Lago Lemano.
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Lugrin; sude: Thollon-les-Mémises; kaj oriente Saint-Gingolph.
La filmo de Jean Cocteau: L'Éternel Retour (1943, kun Jean Marais kaj Madeleine Sologne) estis filmata en Meillerie.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (france)
- Antikvaj vidoj de la ŝtonelfosejo
- La stonelfosejo: datoj kaj nombroj[rompita ligilo]