Leŭkostiktoj
Aspekto
Leŭkostiktoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Leŭkostiktoj aŭ montofringoj estas birdoj de la genro Leucosticte el la familio de Fringedoj. Tiu genro inkludas ankaŭ la rozfringojn, tiele nome pro la rozkoloreca plumaro. Ili ŝajnas proksime rilataj al la piroloj (Marten & Johnson, 1986) kaj al Pinikolo (Arnaiz-Villena et al., 2001), kaj diverĝis el ili antaŭ nur dekduo da milionoj da jaroj, fine de la Meza Mioceno.
Tiuj birdoj estas indiĝenaj de Azio kaj Nordameriko kaj troviĝas tipe en sterilaj montaraj regionoj. Multaj specioj manĝas pli da insekta materialo ol aliaj fringedoj.
La kompleta listo de specioj estas la jena:
- Arbara leŭkostikto, Leucosticte nemoricola
- Nigrakapa leŭkostikto, Leucosticte brandti
- Silema leŭkostikto, Leucosticte sillemi
- Tundra leŭkostikto, Leucosticte arctoa
- Grizkapa leŭkostikto, Leucosticte tephrocotis
- Nigra leŭkostikto, Leucosticte atrata
- Brunkapa leŭkostikto, Leucosticte australis
Ili estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L. M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches. Cellular and Molecular Life Sciences 58: 1159–1166. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Ferri, A., Wink, M., Serrano-Vela, J. I. 2008. Mitochondrial DNA Phylogenetic Definition of a Group of ‘Arid-Zone’ Carduelini Finches. The Open Ornithology Journal, Volume 1: pp.1-7. (Libere ĉe http://www.bentham.org/open/tooenij/openaccess2.htm Arkivigite je 2010-10-12 per la retarkivo Wayback Machine) COI: 10.2174/1874453200801010001
- Marten, Jill A. & Johnson, Ned K. (1986): Genetic relationships of North American cardueline finches. Condor 88(4): 409-420. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
|