La Ludo (mensa viruso)
La Ludo | ||
---|---|---|
Ludantino anoncas ke ŝi malvenkis La Ludon
| ||
ludo | ||
Nombro de ludantoj | Milionoj[1][2][3][4][5] | |
Aĝa rekomendo | Ĉiu | |
Daŭro de preparo | Nenio | |
Daŭro de ludo | Eterne | |
Hazardo | Iom | |
Necesaj kapabloj | Pensosubpremo | |
Estiĝo | Ne sciata | |
La Ludo estas ada ludo. La celo estas eviti pensojn pri La Ludo mem. Se oni pensas pri La Ludo, oni malvenkas. La reguloj postulas ke malvenkintoj anoncu ke ili malvenkis, kaj reekludu. Ne estas eble 'venki' la ludon; oni nur povas eviti malvenkon dum tiom kiom eblas. Pri La Ludo homoj ofte esprimas ĉagrenon, sencelecon, aŭ amuzon.[1][1][2][3][4][5]
Kiel Ludi
[redakti | redakti fonton]Reguloj
[redakti | redakti fonton]La nuraj reguloj de La Ludo estas:
- Se oni scias pri la ludo, oni ludas La Ludon.
- Se oni pensas pri La Ludo, oni malvenkas La Ludon.
- Necesas laŭte anonci, kiam ajn oni malvenkas La Ludon.
Strategioj
[redakti | redakti fonton]Iom da ludantoj elpensis strategiojn por igi aliajn ludantojn malvenki. Ekzemploj jen: Skribi ĝin kiel grafitio ĉe publikaj lokoj aŭ sur monbiletoj[5].
Origino
[redakti | redakti fonton]Neniu scias el kie venas La Ludo. Unu teorio estas ke du viroj maltrafis sian lastan trajnon hejmen kaj restis ĉe la stacidomo dum la tuta nokto. Ili penis ne pensi pri la situacio kaj kiu ajn unue pensis, malvenkis[2]. Alia teorio estas ke ĝi estis inventita en Londono dum 1996 "ĉagreni homojn"[1], sed probable tio ne estas la vero ĉar anekdotoj sciigas ke la ludo ekzistis antaŭ tiam.
La Interreto
[redakti | redakti fonton]La ludo ekestis Interreta fenomeno ekde 2002[1], kiam la retpaĝaro losethegame.net (malvenki la ludon, esperante) naskiĝis. Ĝi estas populara specife ĉe bildafiŝejoj.
La Ludo ankaŭ estas menciita en Xkcd, la fama angla retkomikso. [1]. Traduko jen:
Kontraŭ-Mensa Viruso
Vi ĵus _venkis_ la ludon!
Bone. Vi liberas.
(Mi surpriziĝas tiom kiom vi! Mi ne kredis ke estas ebla.)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Montgomery, Shannon, "Teens around the world are playing 'the game'", The Canadian Press, 2008-01-17. Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-06. Alirita 2010-01-30 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 "If you read this you have lost the game", The Metro, 2008-12-05.
Citaĵa eraro Ne valida etikedo
<ref>
; la nomo "metro" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 - ↑ 3,0 3,1 Boyle, Andy, "Mind game enlivens students across U.S.", The Daily Nebraskan, 2007-03-19.
Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Citaĵa eraro Ne valida etikedo
<ref>
; la nomo "nebraskan" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 - ↑ 4,0 4,1 Verelst, Jeroen, "The Game, het eenvoudigste spel ter wereld" (Subscription required), De Morgen, 2007-03-15, paĝo 2. (Dutch)
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Rooseboom, Sanne, "Nederland gaat nu ook verliezen", De Pers, 2008-12-15. Arkivigite je 2008-12-15 per la retarkivo Wayback Machine