Kubmetro
Aspekto
(Alidirektita el Kuba metro)

Kubmetro aŭ kuba metro estas mezurunuo de volumeno en la Sistemo Internacia de Unuoj.
unuosigno: m³
formulsigno de volumeno: V
Unu kubmetro egalas al volumeno de kubo kun eĝoj po 1-metro.
1 kubmetro estas 1000 litroj.
1 kubmetro da akvo pezas 0,999975 tunojn (t) = 999,975 kilogramojn (kg). (La akvo devas havi dumtempe la temperaturon de 4 °C ĉe normala aerpremo de 101325 Paskaloj).