Saltu al enhavo

Ĥoramabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Khoramabado)
Ĥoramabado · خرمآباد
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Lorestano
Telefonkodo 066
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 373 416  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 28′ N, 48° 21′ O (mapo)33.46666666666748.35Koordinatoj: 33° 28′ N, 48° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 147 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ĥoramabado · خرمآباد (Irano)
Ĥoramabado · خرمآباد (Irano)
DEC
Situo de Ĥoramabado · خرمآباد

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khorramabad [+]
vdr

Ĥoramabado, KhoramabadoĤoramurbo, perse خرم‌آباد estas universitata urbego, ĉefurboj de Provinco Lorestano kaj samnoma distrikto Ĥoramabado en okcidenta Irano.

Urbocentro de Ĥoramabado
Flughaveno de Ĥoramabado


Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĥoramabado situas sur Zagros-montaro en la okcidenta landparto. Teherano troviĝas proksimume 400 km.

Oni supozas, ke dum erao de Elamo urbo Ĥajdalu situis en la nuna loko de Ĥoramabado. Dum la frua islama epoko en tiu loko la tiam nomata urbo Ŝapurkhast estis detruita. La otomanoj konkeris Ĥoramabadon en 1725. La urba municipo formiĝis en 1913.

Ĥoramabado havas agrikulturan industrion.

La klimato de Ĥoramabado estas duon-arida (BSh) kun kontinentaj influoj. La averaĝa jara precipitaĵo estas 513 mm. Inter junio-septembro ne aŭ nur simbole pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17,6 °C.

Ĥoramabado havas flughavenon 3 km sude de la grandurbo mem, krome trairan ĉefvojon al la tutlanda reto.

Ponto ĉe Ĥoramabado
Politika protesto en Ĥoramabado en 2017-2018

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 5 kavernoj kun restaĵoj el la paleolitiko
  • citadelo sur montopinto nomita La Ĉielo de Ĉieloj konstruita supozeble inter 226-651
  • brika minareto estas 900-jara brika turo situanta sude de Ĥoramabado; 30 metrojn alta kun cirkonferenco de 17,5 metroj; ene de la turo ekzistas spirala ŝtuparo
  • ponto estas 312 metrojn longa kaj 10,75 metrojn alta kun 28 arkoj
  • natura lago situanta en la nordokcidento de Ĥoramabado; 3-7 metrojn profunda; ekzistas amuzparko proksime al la lago

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]