Julio de 2020
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2020
- La ĉefministro de Britio Boris Johnson diris ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj honkongaj posedantoj de la brita nacia (transmara) pasporto restadon en Britio kun posta ricevo de la kompleta brita civitaneco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusianoj aprobis referendume plurajn konstituciajn ŝanĝojn, kiuj interalie permesos al la prezidanto Vladimir Putin kandidatiĝi je la prezidanta posteno en 2024 kaj 2030. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Akuzinte Turkion celinti francan destrojeron agantan kadre de NATO-operacio taskita malhelpi la armilan kontrabandon ce la libia marbordo, Francio decidis suspendi la partoprenon de sia mararmeo al la ĉi-lasta operacio. Siaflanke, Turkio postulas ekskuzojn al Francio pro ĝiaj falsaj akuzoj. La du landoj estas teorie aliancitaj kadre de NATO.
- 97 homoj pereis en tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto Haacaaluu Hundeessa. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Francio, ĉefministro Édouard Philippe eksiĝas kaj estas anstataŭita de Jean Castex.
- Alĝerio solene sepultis kraniojn de 24 liberecbatalantoj, redonitaj de Francio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉinaj aŭtoritatoj deklaris la triagradan (el kvar, do la duan laŭ graveco) alarmon kaj avertis vojaĝontojn al kamparo kaj stepoj de Interna Mongolio esti singardaj post kiam semajnfine estis diagnozita plia infektito je bubona pesto en tiu ĉi regiono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La fama itala komponisto Ennio Morricone mortis naŭdek-unu-jaraĝe en Romo.
- Nombro de pereintoj en tumultoj en Etiopio, eksplodintaj post la murdo de la oroma kantisto Haacaaluu Hundeessaa atingis 239. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Kvin mil protestantoj kolektiĝis apud parlamentejo en Beogrado (Serbio), protestante kontraŭ plia kvaranteno, samtage anoncita de la prezidanto Aleksandar Vuĉiĉ, kaj postulante lian eksiĝon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortis la ĉefministro de Ebur-Bordo Amadou Gon Coulibaly. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdogan ordonis transformi la bazilikon Hagia Sofia el muzeo je moskeo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉe landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano komenciĝis bataloj kun pluraj vunditoj kaj pereintoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Seĉenov-Universitato (Moskvo, Rusio) informis pri la fino de la unua etapo de la testado de vakcino kontraŭ COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Duan tagon daŭras amasaj protestoj en Ĥabarovska regiono (Rusio) post aresto de guberniestro Sergej Furgal, akuzita pri murdoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Etiopio ekplenigis la digon Granda Etiopia Renesanco, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La brita ĉefministro Boris Johnson decidis malpermesi la uzadon de Huawei-a aparataro en Unuiĝinta Reĝlando, kadre de la disvolvigo de la 5G-reto, pro riskoj de spionado el la ĉina registaro, kiu siaflanke malgloris decidon influitan de Usono.
- Turkmenio fermis por vizitado ĉiujn moskeojn, preĝejojn kaj pilgrimejojn, haltigis trafikon kaj postulas surporti maskojn, kvankam oficiale havas eĉ ne unu infektiton je COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj sukcese lanĉis sian unuan stacion al Marso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Rusiaj militistoj diris, ke la vakcino kontraŭ KOVIM-19 jam pretas kaj pruvis sian efikecon. Tamen la Ministerio pri sano atentigis ke la esplorado daŭras kaj la vakcino ne estas oficiale aprobita. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ŝtatoj de Eŭropa Unio interkonsentis pri post-ĉirkaŭbara ekonomia relanĉa plano, kiu leviĝas al 750 miliardoj da eŭroj kaj fondas financan solidarecon inter la anaj ŝtatoj per komuna ŝuldo.
- Pluraj interbatiĝoj okazis en Moskvo, kie armenoj kaj azeroj atakis unu la aliajn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Aperis la unua granda intervjuo de kreinto de la rusia vakcino kontraŭ KOVIM-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La registaro de Vjetnamio informis ke 80 mil turistoj estos evakuitaj el la kurorta urbo Danango pro la eksplodo de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusiaj genetikistoj prezentis la unuan grandskalan analizon de variaĵoj de la viruso SARS-CoV-2, trovitaj ĉe rusiaj pacientoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Saint-Paul-lez-Durance okazis solena starto de la muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, al kiu la sciencistoj ligas esperojn pri kreado de la plej pova kaj pura energifonto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Azerbajĝano komenciĝis militekzerco, kiun partoprenas trupoj venintaj el Turkio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Forpasis Lee Teng-hui, eks-prezidanto de Tajvano (1988-2000), konsiderata la patro de la tajvana demokratio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|