John Carroll (episkopo)
John CARROLL (naskiĝinta la 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Provinco Marilando de la Brita imperio – mortinta en Baltimoro la 3-an de decembro 1815[1]) estis prelato de la Romkatolika Eklezio, kiu servis kiel la unua enlanda superulo de la usona katolikaro (1784, "Superulo de la Misioj"), fariĝante la unua episkopo (1790) kaj unua ĉefepiskopo (1808) de la nova lando. Li prezidis la (ĉef)episkopujon de Baltimoro.
Carroll estas konata ankaŭ kiel la fondinto (1789) de universitato Georgetown, la plej malnova romkatolika universitato en Usono, kaj de la paroĥo de sankta Johano Evangeliisto (Silver Spring) (1774) ĉe Rock Creek, (nun Forest Glen en la kantono Montgomery de Marilando), la unua sekulara (dioceza) paroĥo en la lando; sekulara tiukuntekste signifas, ke ĝiaj pastroj ne apartenas al monaĥaj aŭ misiaj ordenoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chisholm, Hugh, red. (1911). "Carroll, John". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.