Saltu al enhavo

Johann Heinrich von Mädler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich von Mädler
Persona informo
Johann Heinrich Mädler
Naskiĝo 29-an de majo 1794 (1794-05-29)
en Berlino
Morto 14-an de marto 1874 (1874-03-14) (79-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Germana Imperiestra Regno
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Minna von Mädler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en University of Tartu Old Observatory vd
Doktoreca konsilisto Johann Elert Bode • Johann Franz Encke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Heinrich von MÄDLER (29a de Majo, 1794 Berlino – 14a de Marto 1874, Hanovro) estis germana astronomo.

Li ekvivtenis sian familion instruante kiel privata tutoro kaj tiel li renkontiĝis kun Wilhelm Beer, riĉa bankisto, en 1824. En 1829 Beer decidis munti privatan observatorion en Berlino, kun refraktora teleskopo de 95 mm fare de Joseph von Fraunhofer, kaj Mädler laboris tie. En 1830 ili ekproduktis desegnojn de Marso kiuj poste iĝos la unuaj veraj mapoj de tiu planedo. Ili estis la unuaj kiuj elektis tion kio estas nuntempe konata kiel Sinus Meridiani kiel la ĉefa meridiano por la mapoj de Marso.

Ili produktis ankaŭ precizan mapon de la Luno, nome Mappa Selenographica, publikigita en kvar volumoj en 1834–1836. En 1837 estis publikigita priskribo de la Luno (Der Mond). Ambaŭ estis la plej bonkvalitaj priskriboj de la Luno dum multaj jardekoj, ne superitaj ĝis la mapo de Johann Friedrich Julius Schmidt en la 1870-aj jaroj. Beer kaj Mädler faris la firman konkludon ke la trajtoj de la Luno ne ŝanĝiĝas, kaj ke tie estas nek atmosfero nek akvo.

En 1836, Johann Franz Encke nomumis Mädler observanto en la Berlina Observatorio, kaj tie li observis per ties refraktora teleskopo de 240-mm. En 1840, Mädler estis nomumita direktoro de la Dorpat (Tartu) Observatorio en Estonio (tiam Rusa Imperio), sukcedante Friedrich Wilhelm Struve kiu estis translokiĝinta al la Observatorio Pulkovo. Li faris meteologiajn kaj astronomiajn observojn. Li pluigis la observojn al duoblaj steloj faritajn de Struve. Li restis en Tartu ĝis li retiriĝis en 1865, kaj poste revenis al Germanio.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Heino Eelsalu, Dieter B. Herrmann: Johann Heinrich Mädler (1794–1874): Eine dokumentarische Biographie. Akademie-Verlag Berlin, 1985 ISSN 0138-4600 (German)